amelanĉ/o

amelanĉo

BOT
Genro de nordhemisferaj arbustoj kaj arbetoj (Amelanchier) el familio rozacoj, kun pometsimilaj blu-nigraj fruktoj; la specio Kupra amelanĉo, (Amelanchier lamarckii) estas kultivata pro la konfiteblaj, marcipangustaj ruĝbluaj fruktoj: kupra amelanĉo, estas somerverda arbusto, kiu estas ŝatata ornamplanto [1]; plantu en via strato amelanĉojn anstataŭ magnolioj [2].
branĉo de Alnofolia amelanĉo (Amelanchier alnifolia)
CC BY-SA 3.0  [3]
angle:
amelanchier
france:
amélanchier
germane:
Felsenbirne
latinece:
Amelanchier

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.