amalgam/i Z

amalgami

(tr)
KEM
Kombini hidrargon kun aliaj metaloj je alojo: (figure) Dante Alighieri […] verkis la Komedion en lingvaĵo kiun li nomis „itala“, iasence amalgamita literatura lingvo plejparte bazita sur la regiona dialekto de Toskanio, sed kun kelkaj elementoj de la latina kaj aliaj regionaj dialektoj [1].
angle:
amalgamate
beloruse:
амальгамаваць
bulgare:
правя амалгама
ĉeĥe:
vytvořit amalgám
france:
amalgamer
germane:
mit Quecksilber legieren, amalgamieren
hungare:
amalgámoz, foncsoroz
japane:
アマルガムを作る [アマルガムをつくる]
nederlande:
amalgameren
ruse:
амальгамировать
slovake:
amalgamovať, spájať kovy ortuťou

amalgamo

KEMMED
Alojo de hidrargo, i.a. uzata por ŝtopi dentodifektojn: la alkalaj metaloj formas amalgamon facile kun la hidrargo, oni faras ĝin el la malpli facile amalgamantaj metaloj per elektrolita metodo, kiam oni elektrolizas la solvaĵon de la metala salo per hidrarga katodo [2].
angle:
amalgam
beloruse:
амальгама
bulgare:
амалгама
ĉeĥe:
amalgám
france:
amalgame
germane:
Quecksilberlegierung, Amalgam
hebree:
אֲמַלְגַמָה, סגסוגת כספית ומתכת
hispane:
amalgama
hungare:
amalgám, foncsor
japane:
アマルガム
nederlande:
amalgaam
perse:
ملغمه، آمالگام
ruse:
амальгама
slovake:
amalgám, miešanina ortuti s kovmi
ukraine:
амальґама

administraj notoj