La plej granda urbo
kaj iama (1929–1998) ĉefurbo en la sudoriento de
Kazaĥujo,
ĉ. 200 km pli oriente ol Biŝkeko:
Almato estis fondita en 1854 kiel rusa fortikaĵo […], ekde 1927 ĝi
estis ĉefurbo de Kazaĥio […], ĝis 1998
[1];
la nova itinero de kargotransporto al Sud-Azio estas alia grava trairejo
[…] post tiuj al Almato en la Centra Azio kaj Hamburgo en la
Centra Eŭropo
[2];
en la ĉefurbo de Kazaĥio Nursultano kaj la urbo Almato okazis manifestacioj,
kies partoprenintoj postulis […] liberigi politikajn malliberulojn
[3];
almatano.
Rim.:
Oni ankaŭ trovas malnovan formon „Alma-Ato“, kiu estas
popoletimologia provo interpreti la kazaĥan nomon (kiu
signifas „pomoza“, „pomhava“) kiel „Pom-Patro“. Tiu
interpreto estas erara, „Pom-Patro“ estus kazaĥe
„Алма Атасы“.
La fina vokalo de la kazaĥa nomo estas aparta sono kiu ne
ekzistas en Esperanto, tial anstataŭigi ĝin per -o estas
neniom pli malbona elekto ol ia ajn alia el la vidpunkto de la
kazaĥa lingvo; sed tio havas evidentan avantaĝon el la
vidpunkto de Esperanto.
[Sergio Pokrovskij laŭ sce-afiŝo de Tani Hiroyuki]