Alchajmer/o, Alchejmer/o
Alchajmero, Alchejmero
- Germanlingve Alois Alzheimer (1864 - 1915), psikiatro kaj nervopatologo, kiu priskribis formon de demenco nomita laŭ li; metonimie tiu demenco mem: post la t.n. alchajmera demenco, la parkinsona morbo estas la plej ofta nervodegenera malsano en la mondo [1]; se la vivespero altiĝis, tio tradukiĝas ankaŭ […] per eksplodo de pensiul-malsanoj: kanceroj, […] senilaj demencoj, alchejmeroj MD02 .
1.
Monato, Evgeni Georgiev: Ĉu vakcino ĉe la horizonto?, 2012
- angle:
- Alzheimer, Alois
- beloruse:
- Альцгаймэр
- france:
- Alzheimer, Alois
- germane:
- Alois Alzheimer
- pole:
- Alzheimer Alois