administrator/o PVEF
administratoro
(malofte) 
                     
                  - Administranto: li testamentis sian partoprenon en la negoco al sinjorino Craggs, al la plenumantoj de la testamento, administratoroj kaj kuratoroj BdV ; ĉu ĉiuj liaj administratoroj kaj farmantoj ne donas al li el ĉiuj liaj bienoj pli ol pecon da tero, havantan la longon kaj larĝon de paro da kontraktaj paperoj Hamlet ?
Rim.:
                           Laŭ BL: Prefere diru administranto, administristo.
                           
                     
                  - angle:
- administrator
- beloruse:
- адміністратар
- germane:
- Verwalter
- hispane:
- administrador
- nederlande:
- beheerder
- pole:
- administrator