abrakadabr/o
abrakadabro
(ntr)
- 1.
- Galimatia sorĉvorto: Emèric ridete respondis per voĉo duoble diabla: „Ne mateno, bone tamen! Abrakadabra!“ [1]; La tuta skipo evidente ĵus superpreĝis pri tio, ke iu povrulo hazarde venu al ĝi por mirakla kuracado. Kaj abrakadabre -- jen kuracoto alvenis [2]; Kaj ‐ abrakadabro! ‐ mi malkovris, ke „z“ aperas komenclitere plej malofte [3].
- 2.
- Ĵargono plenplena je nekompreneblaj fakvortoj: kompreneble enestas iom da pseŭdoscienca abrakadabro, tamen nenio kion oni prenu serioze [4]
1.
Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Budapeŝto, 1993. Ĉap. 7a.
2. PEJNO Simono: La profeta kursoMonato
3. PEJNO Simono: Substituaj alfabetoj
4. Sten Johansson: Tempo-saltoj sukcesaj
2. PEJNO Simono: La profeta kursoMonato
3. PEJNO Simono: Substituaj alfabetoj
4. Sten Johansson: Tempo-saltoj sukcesaj
- angle:
- abracadabra
- beloruse:
- абракадабра
- bulgare:
- абракадабра
- ĉeĥe:
- abrakadabra
- france:
- abracadabra
- germane:
- Abrakadabra
- itale:
- Abracadabra
- katalune:
- 1. abracadabra 2. argot
- nederlande:
- abracadabra
- pole:
- 1. abrakadabra, czary-mary, hokus-pokus 2. abrakadabra, czary-mary
- ruse:
- абракадабра
- slovake:
- čary-mary