2kanton/o PV

kantono

POL Negranda administra teritorio en kelkaj regnoj aŭ federaĵoj, malpli vasta ol gubernio.
a)
En Francujo, parto de distrikto.
b)
En Svisujo, ĉiu el la subŝtatoj de la konfederacio: la kantonoj estas suverenaj kaj rajtas reformi sian lernejsistemon konforme al lokaj bezonoj kaj deziroj, konsiderante nek landan kunteniĝon, kiu estas ege politika afero, nek opiniojn de aliaj kantonoj [1]; germanparolantaj kantonoj estu kuraĝigitaj emfazi pli la francan ol la anglan kiel duan lingvon [2].
c)
En Belgujo, jura aŭ elekta grupiĝo de municipoj.
d)
(neologismo) En Usono, ĉiu el la plej grandaj administraj unuoj ene de pliparto de la subŝtatoj: En kantono Hinds — la plej malriĉa en Misisipio kaj la plej dense loĝata [3].
HOM:Kantono
Rim.: Laŭ etimologia teorio reganta en la usonaj vortaroj, „kantono“ devenas el la malnovfranca conté (= grafujo); ĉi tio, kaj la ekstera simileco de la angla “county” kun „kantono“, motivas la spritan esperantigon kantono1.d (termino similsenca, formale kaj logike senrilata al „grafujo“ — kaj tamen neformale al ĝi parenca); aliflanke, la britaj esperantistoj preferas nomi la similan administran unuon siaregnan per pli feŭdisma esperantigo „graflando“. [Sergio Pokrovskij]
1. Marteno Ecott: Invadas la angla, Monato, 2001/02, p. 15
2. Monato, Marko Naoki Lins: Plurlingva Svislando ĉu pagebla lukso?
3. Raphaël KEMPF, tr. Vilhelmo Lutermano: Ŝerifo severa kun krimuloj: Justeco per balotado, Le Monde diplomatique en Esperanto
angle:
canton 1.d county (USA)
beloruse:
кантон
bulgare:
кантон
ĉeĥe:
kanton, švýc. okres
france:
1.a canton (en France) 1.b canton (en Suisse) 1.c canton (en Belgique) 1.d comté (aux États-Unis)
germane:
Kanton
hungare:
1.a kerület (Franciao.) 1.b kanton 1.c kanton 1.d megye (USA)
japane:
[ぐん]
katalune:
cantó (adm. geog.) 1.d comtat
nederlande:
kanton
pole:
kanton
rumane:
canton
ruse:
1.a кантон 1.b кантон 1.c кантон 1.d графство (в США), округ
slovake:
kantón, okres
ukraine:
кантон, округ, шляхова дільниця, перегон, вільне місце

administraj notoj