*fajr/o

*fajro

1.
FIZ Fenomeno konsistanta en brulkonsumado de diversaj substancoj, kun produktado de lumo kaj varmo: fari (ekbruligi) fajron Marta ; bloveksciti la fajron Marta ; la ĉirkaŭaĵo […] dezertigita per fajro kaj glavo BdV ; bivakaj fajroj flamis [1]; ili manĝu la viandon […] rostitan sur fajro [2]; fulgokovrita poto ŝaŭmis kaj vaporis super la flamanta kenfajro [3]; kamenfajro ĉiam kreas tiel plaĉan etoson [4]; el flamo sin eltiris, en fajron eniris PrV ; tro akra fajro estas sen daŭro PrV . VD:flamo, ardo
2.
(figure) Entuziasmo, granda fervoro, ardeco: en la fajro de mia kolero [5]; diskuti kun fajro; nun, – ekkriis li kun fajro, – nun mi havas celon en la vivo FK ; ŝi reblovas en li la fajron de l’ venĝemo Ifigenio ; de tempo al tempo ĉiam denove ekflamadis en li la malnova fajro de juneco [6]; varmaj brunaj okuloj plenaj je fajro, kis-invitaj lipoj [7]; mi incitas vin pro la plezuro rigardi la fajron de via animo [8]. VD:ekzalteco, febro2, flamo2, pasio, varmo, vervo, vigleco
afrikanse:
vuur
albane:
zjarri
amhare:
እሳት
angle:
1. fire 2. ardor, enthusiasm, fervor
arabe:
النار
armene:
կրակ
azerbajĝane:
yanğın
beloruse:
агонь
bengale:
আগুন
birme:
မီး
bosne:
požara
bretone:
1. tan 2. entan, birvidigezh, gred
bulgare:
огън
ĉeĥe:
oheň
ĉine:
火 [huǒ]
dane:
brand
estone:
tulekahju
eŭske:
sua
filipine:
sunog
france:
feu
galege:
lume
germane:
Feuer
guĝarate:
આગ
haitie:
dife
haŭse:
wuta
hinde:
आग
hispane:
fuego
hungare:
tűz
igbe:
ọkụ
indonezie:
1. api 2. antusiasme, semangat
irlande:
dóiteáin
islande:
eldur
japane:
1. [ひ]
jave:
geni
jide:
פייַער
jorube:
ina
kanare:
ಬೆಂಕಿ
kartvele:
ცეცხლის
katalune:
foc 1. foc 2. entusiasme, passió, enardiment
kazaĥe:
от
kimre:
tân
kirgize:
от
kmere:
ភ្លើង
koree:
화재
korsike:
lu focu
kose:
umlilo
kroate:
vatra
kurde:
agir
latine:
ignis
latve:
ugunsgrēks
laŭe:
ໄຟ
litove:
gaisro
makedone:
оган
malagase:
afo
malaje:
api
malajalame:
തീ
malte:
nar
maorie:
te ahi
marate:
आग
monge:
hluav taws
mongole:
гал түймэр
nederlande:
vuur
nepale:
आगो
njanĝe:
moto
okcidentfrise:
fjoer
panĝabe:
ਨੂੰ ਅੱਗ
paŝtue:
د اور
pole:
1. ogień 2. ogień, zapał
portugale:
1. fogo, lume 2. fogo, entusiasmo
ruande:
umuriro
ruse:
огонь
samoe:
afi
sinde:
باهه
sinhale:
ගිනි
skotgaele:
teine
slovake:
oheň
slovene:
požar
somale:
dab
ŝone:
moto
sote:
mollo
sunde:
seuneu
svahile:
moto
svede:
eld
taĝike:
оташ
taje:
ไฟไหม้
tamile:
தீ
tatare:
ут
telugue:
అగ్ని
tibete:
1. མེ་
tokipone:
1. seli
turke:
ateş
ukraine:
вогонь
urdue:
آگ
uzbeke:
yong’in
vjetname:
lửa
volapuke:
1. fil
zulue:
umlilo

fajra

De fajro, simila al fajro, havanta econ de fajro: fajra flamo [9]; antaŭ la trono brulis sep fajraj torĉoj [10]; (figure) fajra kolero [11]; (figure) fajraj kisoj [12]; (figure) ŝi ne rimarkis liajn fajrajn mallumajn okulojn [13]; (figure) nigraj fajraj ĉevaloj blekis en la stalo [14].
angle:
burning, fiery
beloruse:
вогненны, агністы, палымяны
bretone:
entanet
ĉeĥe:
ohnivý
ĉine:
如火 [rúhuǒ], 火暴 [huǒbào], 炯炯有神 [jiǒngjiǒngyǒushén], 火一般 [huǒyībān], 烧红 [shāohóng], 火热 [huǒrè], 热情似火 [rèqíngsìhuǒ], 激昂 [jīáng], 爚 [yuè], 焃 [hè], 火似 [huǒshì]
france:
de feu, fougueux, igné, enflammé (passionné)
hispane:
fogoso
hungare:
tüzes
indonezie:
berapi, berapi-api, terbakar
japane:
火の [ひの], 火のような [ひのような], 燃えるような [もえるような]
katalune:
igni, de foc, ardent, incandescent
nederlande:
vurig, brandend
pole:
ognisty
ruse:
огненный
slovake:
ohňový
turke:
ateşli
ukraine:
вогненний, вогняний

fajre

En fajra maniero: fajre ruĝaj floroj IK ; (figure) li parolis fajre kaj deklame kaj faris grandajn gestojn [15]; (figure) lin interrompis sinjorino Anneto, fajre lin ekkisinte [16]; (figure) fajre brulis liaj ĉirkaŭprenoj / forte batis koro ĉe la koro [17]; liaj okuloj fajre ruĝas pro plorado [18]!
angle:
fierily, burningly, with fire
beloruse:
палымяна
bretone:
gant entan, gant birvidigezh, gant gred
ĉeĥe:
ohnivě
france:
avec feu, avec fougue, fougueusement, passionnément
germane:
feurig
hungare:
tüzesen
japane:
火のように [ひのように], 熱烈に [ねつれつに]
katalune:
apassionadament, ardentment
nederlande:
vurig
pole:
ogniście
ruse:
пламенно
slovake:
ohnivo
turke:
ateşle, tutkuyla

fajri

(ntr)
1.
Bruli kun aŭ kiel fajro: vespere, la 1-an de julio 1915, la ĉielo ruĝe fajris ĉirkaŭ Varsovio VivZam ; disfajris arbotufoj kaj herbejoj [19]; (figure) en pasia incendio fajras vi [20]; [la] tuta mondo ŝajnas plenfajre [21]; meti surfajren la tekruĉon [22]; la kaldronegoj restis plene prifajrataj, por ke la ŝiprapideco ne malpliiĝu [23]; (figure) Katenas lin ligiloj de la amo ⫽ Kaj kien ajn li iras, jen la flamo ⫽ Fajranta lian bruston sen espero [24]!
2.
(figure) Flagri, brili kiel lumo de fajro: sur [liaj] fingroj efektive fajris briloj de juveloj [25]; liaj okuloj fajris kiel pupiloj de lupo [26]; kolero fajras en okuloj […] VivZam .
VD:ardi, flami, fulmi
angle:
burn, flame
beloruse:
гарэць
bretone:
flammañ, flammenniñ, flamminañ
ĉeĥe:
fajrovat, hořet, plát
ĉine:
1. [yì]
france:
flamber
germane:
1. in Flammen stehen, brennen 2. flackern, funkeln
hispane:
arder
hungare:
ég, tüzel (ég)
indonezie:
terbakar, membara, berkobar, nyala, menyala
japane:
燃えている [もえている]
katalune:
cremar
nederlande:
branden, vuren
pole:
płonąć, gorzeć (przest.), palić się
ruse:
гореть, пламенеть
slovake:
horieť
turke:
alev

fajrego

Grandega fajro, incendio: Vinicius ne povis deteni ekkrion de malespero […], ĝi estas ruĝobrilo de fajrego [27]; mi kompreneble memoris la faman fajregon, pri kiu la gazetaro tiom raportis siatempe, […] tiel impresis la infanon per tiuj bildoj pri amasmorto enfajra [28]; la fajrego nun plenigis la tutan sudan ĉielon kaj kurbiĝis orienten en seninterrompa arko [29].
beloruse:
пожар, пал
ĉine:
[xiǎn], 野火 [yěhuǒ]
germane:
Brand, Großfeuer, Feuersbrunst
indonezie:
kebakaran
japane:
火事 [かじ], 火災 [かさい]

*fajrero

FIZ Arda parteto elĵetita de brulanta korpo, produktata de du kunfrotaj malmolaj korpoj, aŭ eligata de elektrumita korpo: unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon [30]. apenaŭ li ekbatis […] kaj la fajreroj ekflugis el la fajrilo [31]; la ŝtalo ekfrapis la fajroŝtonon tiel, ke fajreroj ekŝprucis [32]; la lumo de la suno estingiĝis kiel lasta fajrero de brulanta papero [33]; (figure) sur la fundo de lia timo vekiĝis fajrero de naiva espero [34]. SIN:sparkoVD:elektra fajrero
angle:
spark
beloruse:
іскра
bretone:
elf, fulenn (tan)
ĉeĥe:
jiskra z ohně
ĉine:
火星 [huǒxīng], 火星儿, 火星兒 [huǒxīngr], 星火 [xīnghuǒ], 火花 [huǒhuā]
france:
étincelle
germane:
Funke
hispane:
chispa
hungare:
szikra
indonezie:
percikan api, bunga api
japane:
火花 [ひばな]
katalune:
espurna, guspira
nederlande:
vonk, sprank, genster
pole:
iskra, skra
ruse:
искра
slovake:
iskra
turke:
kıvılcım
ukraine:
іскра

fajreri

Ŝprucigi fajrerojn; brili kiel fajreroj: brilanta, fajreranta stelo [35]; (figure) fajrerantaj okuloj BdV ; klakado de la hufoj doloris la orelojn kaj ekfajreris antaŭ la okuloj [36]; el Sudo proksimiĝis sulfurflava vaporo, en kiu konvulsiis kaj fajreris fulmoj [37]; tondro estas la sono, kiu sekvas la elektran transfajreradon, li certigis [38]; (figure) estas brutece bati infanojn, diris Alda forte kaj ŝiaj verdaj okuloj kvazaŭ fajreris [39]; (figure) [li] surhavis la stampon de konstanta ridado, kaj humuro ĉiam fajreris en la brilaj brunaj okuloj [40]; (figure) tio estas la artrito, diris la urbestro, kiu fajreras antaŭ miaj okuloj [41]! VD:blinki, flagri, scintili, trembrili
angle:
sparkle
beloruse:
іскрыцца
ĉine:
閃亮 [shǎnliàng], 嘒 [huì], 晔 [yè], 忽閃 [hūshǎn], 亮晶晶 [liàngjīngjīng], 閃閃 [shǎnshǎn]
france:
scintillait
germane:
funkeln, Funken sprühen, Funken schlagen
indonezie:
cemerlang, gemerlap, berkilap, berkilapan, berkilau, berkilauan

fajrigi

(tr)
Ekbruligi: oni ne povis dubi, ke iuj krimaj manoj fajrigas la urbon, ĉar ĉiam novaj bruloj eksplodadis en lokoj, malproksimaj de la ĉefa fajrocentro [42]; graso […] povus nur refajrigi la brulon [43]; (figure) certe ĉio, kion oni rakontis estis nur fabelo, kiu fajrigis la imagojn [44]; mi demetis la valizon kaj fajrigis alumeton [45]; (figure) koncepto de unuetna ŝtato […] fajrigis Balkanion en la lastaj 200 jaroj [46]. VD:inciti
42. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XLIV
43. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XLIX
44. J. Modest: La ikono, Monato, 2001:12, p. 23a
45. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 7. Belaj Rakontoj El Trans La Montoj.
46. Monato, Hektor Alos i Font: Serioze revizii la historion, 2007
angle:
ignite, set alight, set on fire
beloruse:
запальваць, падпальваць
bretone:
tanañ, entanañ, c'hwezhañ (an tan)
ĉeĥe:
zapálit
ĉine:
[diǎn], 点火 [diǎnhuǒ], 点火燃烧 [diǎnhuǒránshāo], 点着 [diǎnzháo], 点燃 [diǎnrán], 焌 [jùn]
france:
allumer (mettre le feu à), mettre le feu (à)
germane:
anzünden, entzünden, entflammen, entfachen
hispane:
darle fuego a
hungare:
lángra lobbant, meggyújt
indonezie:
membakar, menyalakan api, menyulut
japane:
燃え上がらせる [もえあがらせる]
katalune:
encendre, inflamar, calar foc, incendiar
nederlande:
aansteken, aanmaken, doen ontbranden, in brand steken, ontsteken
pole:
rozpalać, zapalać
portugale:
atear (fogo), acender (o fogo), tacar (fogo)
ruse:
зажигать, зажечь
slovake:
zapáliť
turke:
ateş yakmak

fajrilo

Malgranda ilo por produkti fajrerojn aŭ malgrandan flamon, ekzemple per frotado de siliko (fajroŝtono) kaj ŝtalpeco: troviĝas ankoraŭ peceto da meĉo en la fajrilo [47]; el sia poŝo prenis fajrilon 23-jaraĝa studento kaj ekbruligis la dokumenton [48]; li prenas la fajrilon kaj bruligas la cigaredon [49]. VD:alumeto, tindro
47. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
48. Monato, last/pg: Fajra afero, 2006
49. Monato, Lode Van de Velde: Splito, 2013
angle:
lighter
beloruse:
запальніца
bretone:
direnn
ĉeĥe:
křesadlo, zapalovač
ĉine:
打火机 [dǎhuǒjī]
france:
briquet
germane:
Feuerzeug
hispane:
encendedor
hungare:
tűzszerszám, öngyújtó
indonezie:
korek api
japane:
点火器 [てんかき], 火打ち石 [ひうちいし], ライター
katalune:
encenedor, mistera
nederlande:
aansteker, vuurmaker
pole:
krzesiwo
portugale:
isqueiro
ruse:
кресало, зажигалка
slovake:
zapaľovač
tibete:
མེ་སྤར་ཡག་

fajrobirdo

1.
MIT Folklora birdo de fora lando, simila al pavo kun fajraj plumoj, la celo de la aventuroj en fabeloj; la plumoj de la fajrobirdo kaj la fajrobirdo mem posedas magian forton: Djagilev kaj komponisto Igor Stravinskij kombinis siajn talentojn por konduki rusan folkloron al vivo en „La Fajrobirdo“ kaj „Petruŝka[50]; Paleĥ estas la hejmlando de fabela fajrobirdo, kiu pavas sur la blazono kaj flago de la urbo, pentrita […] orkolore sur la nigra fono [51].
2.
=fenikso1
angle:
1. Firebird
beloruse:
1. жар-птушка 2. фэнікс
ĉeĥe:
plameňák
ĉine:
1. [fèng], 鵷 [yuān], 火鳥 [huǒniǎo]
france:
1. oiseau de feu
germane:
1. Feuervogel
indonezie:
1. burung api 2. funiks
japane:
火の鳥 [ひのとり]
katalune:
1. ocell de foc 2. fènix
nederlande:
vuurvogel
pole:
1. żar-ptak
ruse:
1. жар-птица
slovake:
plameniak
ukraine:
фенікс

fajrostango

Pikilo por eksciti fajron: mia edzino ekkoleras kaj batas min per fajrostango [52]; per la fajrostango li malfermis la glitpordeton kaj bruligis truon en la fundo [53].
angle:
poker
beloruse:
качарга
ĉeĥe:
pohrabáč
ĉine:
火鉤 [huǒgōu]
france:
tisonnier
germane:
Schürhaken
hungare:
piszkafa, piszkavas
japane:
火かき棒 [ひかきぼう]
katalune:
atiador
nederlande:
pook
pole:
pogrzebacz
ruse:
кочерга
slovake:
kutáč
ukraine:
коцюба, кочерга

fajrejo

Loko, en kiu fajro brulas: oni povis flarsenti, kiaj manĝaĵoj estas pretigitaj sur ĉiu fajrejo en la urbo [54]; [ili] staris plej proksime de la fajrejo [55]; ŝi sidis senmove kontraŭ la estingiĝanta fajrejo kaj meditis Marta .
angle:
fireplace, hearth
beloruse:
ачаг, гарно
bretone:
oaled
ĉeĥe:
místo kde se topí, ohniště
ĉine:
炉床 [lúchuáng]
france:
cheminée (foyer), foyer (cheminée)
germane:
Feuerstelle
hungare:
tűzhely
indonezie:
anglo, perapian, keran, tungku
japane:
火床 [ひどこ], 火室 [ひしつ]
katalune:
fogar, llar, xemeneia
nederlande:
haard, vuurplaats, vuurhaard
pole:
palenisko
ruse:
очаг
slovake:
ohnisko
svede:
eldstad
tibete:
མེ་གཏོང་ས་
turke:
şömine
ukraine:
вогнище, домашнє вогнище

fajrujo

Parto de forno aŭ kameno destinita por enteni la fajron: la brulofero restu sur la fajrujo sur la altaro dum tuta nokto [56]; preni fajron de la fajrujo [57]; vespere ĉe la fajrujo oni rakontis fabelojn [58]; ŝi ne havis liton, sed devis kuŝiĝi apud la fajrujo en la cindro [59].
angle:
firebox, brazier, grate
beloruse:
ачаг, гарно
bretone:
oaled
ĉeĥe:
kovář.výheň, ohniště
france:
foyer (âtre), âtre
germane:
Feuermulde, Ofenloch
hungare:
tűztér
japane:
炉床 [ろしょう], 火ばち [ひばち]
katalune:
fogar
nederlande:
haard
pole:
palenisko
ruse:
очаг
slovake:
kozub, krb
ukraine:
кухонна піч, кабиця, черінь

fajraĵo

Arta fajro, konsistanta el raketoj kaj petardoj, kiujn oni ekbruligas en festoj: li aĉetis raketojn, krakpizojn kaj plej diversajn fajraĵojn [60]; [iliaj] floraĵoj brilis en la klara sunlumo kvazaŭ vera multkolora fajraĵo [61]; fajraĵisto; (figure) la norda brilo flamis super la glacimontoj de la nordo, tio estis fajraĵo, kiun neniu povus imiti [62]. SIN:artfajraĵo, piroteknikaĵo
angle:
fireworks
beloruse:
фаервэрк ~aĵisto: піратэхнік.
bretone:
tan-arvest
ĉine:
焰火 [yànhuǒ], 烟花 [yānhuā]
france:
feu d'artifice ~aĵisto: artificier (pyrotechnicien).
germane:
Feuerwerk ~aĵisto: Feuerwerker.
hispane:
fuegos artificiales
hungare:
tűzijáték ~aĵisto: tűzszerész.
indonezie:
kembang api ~aĵisto: ahli kembang api, piroteknisi.
japane:
花火 [はなび]
katalune:
focs d'artifici ~aĵisto: pirotècnic.
nederlande:
vuurwerk ~aĵisto: vuurwerkmaker.
pole:
fajerwerk, sztuczne ognie
ruse:
фейерверк ~aĵisto: пиротехник.
turke:
havai fişek
ukraine:
феєрверк

senfajriĝi

Estingiĝi: ĉiuj kune falis kaj ne leviĝos, senfajriĝis, estingiĝis kiel meĉo [63]; (figure) mia entuziasmo por tiu nekomforta okupo senfajriĝis [64].
beloruse:
гаснуць, згасаць, тухнуць
ĉine:
闌珊 [lánshān], 消亡 [xiāowáng], 終止 [zhōngzhǐ], 滅亡 [mièwáng]
germane:
verlöschen
indonezie:
padam (ttg api), padammemadam (ttg api)

artfajraĵo

Fajraĵo: de sur la apuda monto oni pafu raketojn kaj aliajn artfajraĵojn por ne damaĝi en la riveron [65]; en majo kaj junio okazas artfajraĵa konkurso [66].
65. Monato, Karlo Juhász: Ŝtormo post ŝtormo, 2006
66. Monato, Miroslav Hruška: Brno, 2013
angle:
fireworks
beloruse:
фаервэрк
bretone:
tan-arvest
ĉine:
焰火 [yànhuǒ], 烟花 [yānhuā]
france:
feu d'artifice
germane:
Feuerwerk
hebree:
זיקוקין
hispane:
fuegos artificiales
hungare:
tűzijáték
indonezie:
kembang api
japane:
花火 [はなび]
katalune:
focs d'artifici
nederlande:
vuurwerk
pole:
fajerwerk, sztuczne ognie
ruse:
фейерверк

bengala fajro

Fajraĵo en formo de bastoneto, kiu forbrulas kun tre hela, ofte kolora lumo kaj fumo: en la spacego eksplodus belega bengala fajro FK ; bengalfajroj kaj ilumino ekflamas en diversaj flankoj Metrop ; poste per bengala fajro / ludis li en dom' el pajlo [67]; bengalfajraĵo ĵetita apud la itala golulo [68].
67. R. Rossetti: Infanrimaĵoj, La Nica Literatura Revuo, 1955-09 ĝis 10 (1/1), p. 19a
68. Monato, Roberto Pigro: Futbalejo aŭ ĉu batalejo?, 2011
angle:
blue light, bengal light, bengal fire
beloruse:
бэнгальскі агонь
france:
feu de bengale
germane:
Bengalisches Feuer
hebree:
זיקוקים
indonezie:
cerawat, panah api, suar
nederlande:
Bengaals vuur, stadionfakkel

bivakfajro

Subĉiela fajro ĉe bivako por prepari manĝon, agrabla kunesto ktp: rostado de kolbasetoj, fritado de krespoj ekstere ĉe bivakfajro [69]; dum la adiaŭa vespero kun bivakfajro kaj kolbasetoj ĝis malfrua nokto daŭris babiladoj, kantoj kaj dancoj [70]; vespere ni ĝuis bivakfajron, cirklodancis, spertis fajromeditadon [71].
angle:
campfire
beloruse:
бівачнае вогнішча
ĉine:
篝火 [gōuhuǒ], 營火 [yínghuǒ]
france:
feu de camp
germane:
Lagerfeuer
indonezie:
api unggun
ruse:
походный костёр

lignofajro

Fajro farita el ardantaj ŝtipoj, lignopecoj, branĉoj kaj similaj: gardistoj, sidantaj la tutan tagon ĉe la lignofajro [72]; ili vidis sub si multajn lignofajrojn [73].
72. Monato, Lena Karpunina: Tiu tago, 2004
73. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Vidanta Mano
angle:
campfire, wood fire, bonfire
beloruse:
вогнішча, цяпло
ĉeĥe:
hranice, oheň, táborák
germane:
Holzfeuer
hispane:
hoguera, fogata
indonezie:
api unggun
katalune:
foguera
nederlande:
kampvuur, houtvuur
ruse:
костёр
slovake:
hranica, oheň, táborák
ukraine:
вогнище, ватра

administraj notoj

pri ~ero :
      Vidu administran noton sub „elektr“ pri „elektrumi“.
      Cetere
      „elektra fajrero“ pli bone kuŝus ĉi tie ol sub „elektr“.
      [MB]