vinĉ/o

vinĉo

TEK
Bobenego sur kiu oni volvas, per mana aŭ meĥanika turnado, kablon por suprenlevi aŭ tiri ion: puto kun bona, ĉiam freŝa akvo, kiun oni elprenis per vinĉo provizita per longa ĉeno kun sitelo [1]; mi aŭdis la kutimajn knarojn kaj la bruon de la ĉenoj, la tondrantan marteladon de la ankro, […] la ĉenan tintadon de la vinĉoj MortulŜip ; la katenoj kondukis trans rulumojn ĉe la karcerplafono al vinĉo [2]; [ili] rifuĝis tie antaŭ ol esti helikoptere vinĉtiritaj [3]. SUB:kapstano, vindasoVD:kliko, kriko
1. Stefan Maul: El verva vivo ĵurnalista, p. 26
2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Vidanta Mano
3. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019, En Fukushima, banaligita katastrofo
angle:
winch
beloruse:
лябёдка (прылада)
bulgare:
лебедка
france:
treuil
germane:
Winde
greke:
τυλιγάδι
hungare:
csörlő
japane:
ウィンチ, 巻揚げ機 [かんあげき]
katalune:
gigre
nederlande:
windas, lier
pole:
podnośnik
portugale:
sarilho
rumane:
lift
ruse:
лебёдка
ukraine:
лебідка

administraj notoj