variolaci/o

variolacio

MED
Maniero de vakcinado kontraŭ varioloj per la enhavo de variolaj pustuloj de resaniĝintoj, aplikata en Azio ĝis la 18a jc: jam antaŭ 3000 jaroj en Ĉinio kaj Hindio oni uzis la t.n. metodon de variolacio (variolado) por preventi la malsanon [1]; la praktiko de variolacio esence ne povis malgrandigi la disvastiĝon de variolo, ĉar morto sekvis en 1–2 % de la okazoj [2].
angle:
variolation
ĉine:
人痘接种法
france:
variolisation
germane:
Variolation

administraj notoj