trol/o SPV

trolo

1.
MIT Feo el nordeŭropaj fabeloj, tre granda aŭ tre malgranda, kun magiaj povoj, plejofte malica: la aliaj troloj devis do veni kaj lavi, sed ju pli ili faris tion, des pli la ĉemizo fariĝis nigra [1]; turbanornamitaj ĝinoj, malgrandegaj koboldoj, trikapaj troloj, barbaj nanoj, lumineskantaj feoj, kaprokruraj faŭnoj […] movis sin laŭ la strato supren [2]; la trolo stariĝis kiel eble plej silente [3].
2.
KOMP Provokanto, kiu en interreto – anonime aŭ malkaŝe – instigas al kvereloj, al akraj disputoj: ne nutru la trolon! (ne respondu al provokanto) ne ĉiam klaras, kiu estas trolo kaj kiu ne, ĉar temas pri subjektiva rigardado depende de la mesaĝo, la temo kaj la propra vidpunkto ene de ĝi [4].
Rim.:Trolo“ estas ankaŭ fiŝreto.
1. P. C. Asbjørnsen, J. Moe, trad. D. J. Harlow: Oriente de l' suno kaj okcidente de l' luno, 2000
2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantaziujo en Danĝero
3. T. Jansson, trad. S. Johansson: La patro kaj la maro, [vidita je 2006-05-10]
4. Vikipedio, Interreta trolo
angle:
troll
beloruse:
троль
bulgare:
трол
ĉeĥe:
vlečná síť
france:
troll
germane:
Troll
japane:
トロル
katalune:
trol
nederlande:
trol
pole:
trol (w jęz. polskim jest to głównie zły duch gór)
portugale:
duende, trasgo, ogro, ogre
slovake:
vlečná sieť
ukraine:
рибальський трал, троль

troli

(x)
KOMP Roli kiel trolo, provoki, vorte ataki, akuzi, malĝentili, kaŭzi ofendojn kaj kverelojn: ni devas krei vere seriozan grupon de tute konataj homoj por vere interŝanĝi ideojn ne troli [5].
5. Ĵajro: Pri spionado de Usono, Per-Esperanto-Politiko, 2013-08-17
angle:
troll
beloruse:
троліць
france:
troller
germane:
trollen
nederlande:
trollen

administraj notoj