triolet/o

trioleto

POE
Fiksforma versaĵo okversa kun ripeto de la unua verso post la tria kaj de la du unuaj post la sesa: lia poemeto Krizantemo, laŭ metriko, la Trioleto estas enhavita en la fama Parnasa Gvidlibro [1]; Maja Trioleto: Plej bela fest' ― unua Tag' de Majo! / Ĝi estas festo de Natur' kaj Kreo, / en tiu tago ĉie regas gajo! // Plej bela fest' - unua Tag' de Majo! / En urbo, en vilaĝ', sur kajo ― / solenas ĉie nia Pacarmeo!... // Plej bela fest' ― unua Tag' de Majo, / ĝi estas festo de Natur' kaj Kreo! / [2].
angle:
triolet
beloruse:
трыялет
ĉeĥe:
triola, trylek
france:
triolet
germane:
Triolett
hungare:
triolett
japane:
トリオレ, 三連音符 [さんれんおんぷ]
nederlande:
triolet
pole:
triolet
portugale:
triolé
rumane:
triolet
ruse:
триолет
slovake:
triolet
ukraine:
тріолет

administraj notoj