2teritori/o PV

teritorio

1.
GEOG Granda parto de tersurfaco inter difinitaj limoj: sur la tuta teritorio de la palaco malaperis la ordo, kiel ordinare antaŭ la ekmarŝo [1]; malgrandiĝo de la fruktodona teritorio [2]; la praposedanto de la aŭtorrajto ... rajtas malimplice limigi la teritorion de distribuado de la Programo [3]; La montaro Malé Karpaty ― Malgrandaj Karpatoj ― estas unu sola grandarea naturprotektata teritorio de vitkultura tipo [4]; ĉio estas limigita sur nia planedo: krudaj materialoj, akvo, teritorio, renovigeblaj riĉofontoj [5].
a)
POL Difinita spaco tera, eventuale ankaŭ akva kaj aera, rigardata kiel submetita al iu regado aŭ administrado: la teritorio de la urbo; la Turkoj invadis aŭstran teritorion; daŭras inter Estonio kaj Rusio politikaj intertraktadoj, por ke i.a. foriru la rusa armeo el estona teritorio [6].
b)
POL Parto de federacia ŝtato ne memrega sed rekte dependa de la centra registaro kontraste al subŝtato: Barato ... enhavas 28 ŝtatojn kaj 7 teritoriojn [7].
2.
EKOL Spaco, kiun besto aŭ bestgrupo markas kiel sian, en kiu ĝi ne toleras rivalajn samspeculojn: kelkaj virbestoj ... komencas aktive defendi la limojn de sia teritorio, kien eniri de nun ricevas permeson nur inoj kaj neplenkreskuloj [8].
angle:
territory
beloruse:
тэрыторыя
ĉeĥe:
oblast, obvod, teritorium, území
france:
territoire
germane:
Territorium
hispane:
territorio
hungare:
terület
japane:
領土 [りょうど], 領地 [りょうち], 管轄区域 [かんかつくいき], 管区 [かんく], 地域 [ちいき], 縄張り [なわばり], テリトリー
katalune:
territori
nederlande:
grondgebied, territorium
pole:
terytorium
ruse:
территория
slovake:
oblasť, obvod, pôda, teritórium, územie
ukraine:
територія

eksterteritoria

POL Ne regata de la leĝoj kaj aŭtoritatoj de la ĉirkaŭa lando: privilegio pri eksterteritorieco (koncesiita al ambasadorejoj); la kunvenaj kaj oficaj konstruaĵoj ricevis eksterteritorian statuson [9].
9. C. Piron: Ĉu ni kunvenis vane?, 1982
beloruse:
экстэрытарыяльны
france:
extraterritorial
japane:
治外法権的な [ちがいほうけんてきな]
ukraine:
позатериторіальний, екстертериторіальний

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.