tradukoj: be ca cs de fa fr hu la nl pl pt ru sk

2tarantul/o

tarantulo  

ZOO
1.
Specio de luparaneo (Lycosa tarentula), helbruna kun nigraj strioj sur la dorso, vivanta en tertruoj en Mediteraneo.

tarantulo (Lycosa tarentula)
CC BY-SA 3.0  [1]
2.
Iuj grandaj araneoj el familio (Theraphosidae); birdaraneo: la bird-manĝanta Goliato (aŭ giganta tarantulo) estas […] verŝajne la plej granda speco de araneo en la mondo, [ĝi] vivas en la tropikaj ĝangaloj de Suda Ameriko, kaj [ĝiaj] kruroj povas etendiĝi ĝis 30 centimetroj [2].

tradukoj

belorusaj

~o 1.: тарантул.

ĉeĥaj

~o 1.: tarantule.

francaj

~o 1.: tarentule.

germanaj

~o 1.: Tarantel; ~o 2.: Vogelspinne.

hungaraj

~o 1.: tarantella(pók).

katalunaj

~o 1.: taràntula.

latina/sciencaj

~o 1.: Lycosa tarentula; ~o 2.: Theraphosidae.

nederlandaj

~o 1.: tarantula.

persaj

~o 1.: رتیلاء، رتیل.

polaj

~o 1.: tarantula.

portugalaj

~o 1.: tarântula.

rusaj

~o 1.: тарантул.

slovakaj

~o 1.: tarantula.

fontoj

1. R. Benezet, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Lycosa_tarentula_09924.jpg
2. Vikipedio, Bird-manĝanta Goliato

~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | tarant1.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.20 2019/07/25 14:10:14