talib/o

talibo

Ano de islama politika movado en Afganio, kiu originis en Kandaharo en 1994: en 1996, la Taliboj (la „studentoj“) venkis Afganion; rajtoj de ordinaraj homoj en Afganio estas nun same neglektataj kiel sub la taliboj [1]; dum la sovetia okupado de Afganio Usono subtenis ekstremfanatikajn talibojn, sed poste ĝi subigis la malhomecan reĝimon de la talib-movado [2]; invado de usonaj soldatoj kaj iliaj aliancaj trupoj kondukis al forpelo de la taliba reĝimo, sed nun stagnas rekonstruado kaj sekurigo de la lando [3].
Rim.:ṭālibān“ estas la persa pluralo de „ṭālib“, do la foje renkontata duoble pluraligita formo „talibanoj“ verŝajne baziĝas sur miskompreno: militi kontraŭ talibanoj [4].
1. Monato, Nikolai Gudskov: Ordinara faŝismo, 2003
2. Monato, Bertil Englund: Benu modere Usonon!, 2003
3. Monato, Stefan Maul: Jubileo sen pompo, 2005
4. Monato, Stefan Maul: Jur-renverso, 2003
angle:
talib
beloruse:
таліб
france:
taliban
germane:
Taliban
hungare:
tálib
japane:
タリバン
katalune:
talibà
nederlande:
talib T~oj: taliban.
perse:
عضو طالبان T~oj: طالبان.
pole:
talib T~oj: Talibowie.
portugale:
talibã
ruse:
талиб T~oj: Талибан.

administraj notoj