taksonomi/o PIV1

taksonomio

SCIBIO Hierarĥia sistematiko, klasifiko kune kun kriterioj per kiuj oni alordigas specimenojn al klasoj: taksonomio […] estas fako kies detalojn kaj problemojn ekkoni nur eblas post longa studado [1]; ili ne plu uzas siajn tradiciajn specinomojn, kiuj klarigas, kiuj plantoj estas venenaj aŭ manĝeblaj kaj kiuj bestoj estas utilaj, tiaj popoloj havas siajn proprajn taksonomiajn sistemojn, kiuj ne nur estas praktikaj, sed ankaŭ povas esti science valoraj [2]; De Smet private sin dediĉis ankaŭ al la realigo de aŭdaca ideo: ĝisfunda reformado de la (jam 250-jara) taksonomia sistemo [3]. SUP:terminaro, terminologio1
1. A. Martins: Re: nova eldono..., soc.culture.esperanto, 1996-09-27
2. Monato, Garvan Makaj (Garbhan MacAoidh): Ĉu gravas, se lingvoj mortas?, 2011
3. Monato, Cyreen Knockaert: Nomenklaturo: ĉu kroma esperanta finvenko?, 2013
beloruse:
таксаномія
ĉeĥe:
systematika, taxonometrie, taxonomie
france:
taxinomie, taxonomie
germane:
Taxonomie
katalune:
taxonomia
pole:
taksonomia
portugale:
taxonomia
slovake:
taxonómia
ukraine:
таксономія, номенклатурна класифікація

administraj notoj