*ŝi UV

*ŝi

Ununombra virina pronomo de tria persono: mi vokas la knabinon, kaj ŝi venas [1]; ŝi lavis sin en sia ĉambro [2]; venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki [3]; ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono [4]; ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis [5]; cikonia patrino kuŝis sur la ovoj kaj estis tute certa, ke ŝi feliĉe elkovos [6]; la vendistino volis scii, por kiu ŝi kreos la floraranĝon [7]; ĉiu li havas sian ŝi PrV ; inter fremdaj ŝi estas edzino – anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela PrV .
Rim.: En Esperanto ne ekzistas gramatika sekso. Sekso estas nur parto de la signifo de iuj o-vortoj. La finaĵo -o neniel esprimas sekson […] Ekzistas en Esperanto tri signifoklasoj de vortoj por homoj kaj bestoj: sekse neŭtraj radikoj, virseksaj radikoj kaj inseksaj radikoj [...] Se la radiko estas vira, oni devas aldoni -in/, kiam temas pri ino: ŝi estas reĝino. Ĉe neŭtra radiko oni povas aldoni -in/, se oni volas klare montri, ke temas pri ino, sed tio ne estas deviga: ŝi estas aktor(in)o. Se jam la radiko estas ina, oni kompreneble ne aldonu -in/: ŝi estas mia muzo [...] Plej ofte oni rutine aldonas la sufikson -in/ al neŭtraj vortoj, se oni parolas pri ino, kvankam tio principe ne necesas. Oni do tute rajtas diri ekzemple ŝi estas ŝoforo, ĉar la radiko ŝofor/ per si mem estas neŭtra [8].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 16
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 15
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:1
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
7. Spomenka Ŝtimec: Hejmo en Mezeŭropo, Monato, jaro 1996a, numero 1a, p. 20a
8. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, § 4.2 seksa signifo de o-vortoj
afrikanse:
sy
albane:
ajo
amhare:
እሷ
angle:
she
arabe:
هي
armene:
նա
azerbajĝane:
o
beloruse:
яна
bengale:
তিনি
birme:
သူမ
bosne:
ona
bulgare:
тя
ĉine:
[tā]
dane:
hun
estone:
ta
eŭske:
zuen
filipine:
siya
finne:
hän (naispuolinen), tuo nainen, tuo tyttö
france:
elle
galege:
ela
germane:
sie (weibliche Person) [ina persono; ingenra objekto]
greke:
αυτή, εκεινή
guĝarate:
તે
haitie:
li
haŭse:
sai ta
hebree:
היא
hinde:
वह
hispane:
ella
hungare:
ő (nőnemű)
ide:
elu, el
igbe:
indonezie:
dia (perempuan)
irlande:
islande:
hún
itale:
ella, lei
japane:
彼女 [かのじょ] (代名詞)
jave:
dheweke
jide:
זי
jorube:
o
kanare:
ಅವರು
kartvele:
იგი
kazaĥe:
ол
kimre:
hi
kirgize:
ал
kmere:
នាងបាន
koree:
그녀
korsike:
kose:
yena
kroate:
ona
kurde:
latine:
quae
latve:
viņa
laŭe:
ນາງ
litove:
ji
makedone:
таа
malagase:
izy
malaje:
dia
malajalame:
അവള്
malte:
hi
maorie:
ia
marate:
ती
monge:
nws
mongole:
тэр
nederlande:
zij
nepale:
त्यो
njanĝe:
iye
okcidentfrise:
sy
panĝabe:
ਉਸ ਨੇ
paŝtue:
هغې
pole:
ona
portugale:
ela
ruande:
we
ruse:
она
samoe:
ia
sinde:
هوء
sinhale:
ඇය
skotgaele:
i
slovene:
ona
somale:
iyada
ŝone:
iye
sote:
o ile a
sunde:
manehna
svahile:
yeye
svede:
hon
taĝike:
вай
taje:
เขา (ผู้หญิง), หล่อน, เธอ
tamile:
அவர்
tatare:
ул
telugue:
ఆమె
tibete:
མོ་, ཁོང་
tokipone:
ona, meli ni
ukraine:
вона
urdue:
وہ
uzbeke:
u
vjetname:
volapuke:
of
zulue:
yena

*ŝia [9]

Posedata de ŝi, rilata al ŝi: el ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj [10]; ŝia patrino insultis ŝin [11]; ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj [12]; tio estis ŝia plej amata ludo [13]; ŝi ripetis la rakontojn sufiĉe malrapide, por ke oni povu skribi post ŝia diktado [14]; la reĝino kaj ŝia familio signifas malpopularan anakronismon [15]; lango de virino estas ŝia glavo PrV .
afrikanse:
haar
albane:
e saj
amhare:
እሷ
angle:
her
arabe:
لها
armene:
նրան
azerbajĝane:
öz
beloruse:
яе ((чый?)), ейны
bengale:
তার
birme:
သူမ၏
bosne:
nju
ĉine:
她的 [tāde]
dane:
hende
estone:
tema
eŭske:
bere
filipine:
sa kanya
finne:
hänen, hänen -nsa (-nsä)
france:
sa (à elle), son (à elle)
galege:
ela
germane:
ihr
guĝarate:
તેના
haitie:
gen
haŭse:
ta
hebree:
שלה
hinde:
उसके
hungare:
ővé(nőnemű)
ide:
elua
igbe:
ya
indonezie:
miliknya (perempuan)
irlande:
di
islande:
henni
itale:
suo (di lei)
japane:
彼女の [かのじょの]
jave:
dheweke
jide:
זי
jorube:
rẹ
kanare:
ತನ್ನ
kartvele:
მისი
kazaĥe:
оның
kimre:
hi
kirgize:
анын
kmere:
របស់នាង
koree:
그녀의
korsike:
u so
kose:
yena
kroate:
ju
kurde:
ew
latine:
eius
latve:
viņai
laŭe:
ນາງ
litove:
jos
makedone:
нејзините
malagase:
azy
malaje:
beliau
malajalame:
അവള്
malte:
tagħha
maorie:
ia
marate:
तिच्या
monge:
nws
mongole:
түүнийг
nederlande:
haar
njanĝe:
iye
okcidentfrise:
har
panĝabe:
ਉਸ ਨੂੰ
paŝtue:
د هغې
pole:
jej
ruande:
we
ruse:
её(чей?)
samoe:
lana
sinde:
سندس
sinhale:
ඇය
skotgaele:
aice
slovene:
jo
somale:
iyada
ŝone:
naye
sote:
hae
sunde:
milikna
svahile:
yake
svede:
hennes
taĝike:
вай
taje:
ของเขา (ผู้หญิงฉ, ของหล่อน, ของเธอ
tamile:
அவரது
telugue:
ఆమె యొక్క
tokipone:
ona, pi meli ni
ukraine:
її
urdue:
اس
uzbeke:
uning
vjetname:
volapuke:
ofik, ofa
zulue:
wakhe

administraj notoj