sumer/o, ŝumer/o

sumero, ŝumero

HIS Ano de antikva etno kreinta plurajn urboŝtatojn kaj unu el la plej antikvaj civilizoj en la malsupra Mezopotamio en la 3a jarmilo a.K. (kaj kelkaj jarcentoj ĉirkaŭe): ili estis skribitaj en la antikva lingvo de la Sumeroj, kiun tiam uzadis nur antikvistoj kaj pastroj [1]. la ŝumeroj inventis kejloskribon [2]. .
Rim. 1: Kiel pruvas la ekzemplo, en la intermilita Esperanto „sumero“ (samkiel „egipto“) estis etna nomo ― konforme al la principo de la Lingva Respondo n-ro 47 kaj la tradicio rusa-pola. Tamen PIV pli respektis la tradicion de la okcidentaj lingvoj kaj difinis geografian regionon „Sumero“ kaj ties enloĝantojn „sumeranoj“: el la regiono de Sumero eliris ankaŭ Abrahamo kun sia tribo, dum lia vagado ekestis la hebreaj lingvo kaj skribo [3]. Tio estas ne nur malrespekto al la tradicioj de Esperanto sed ankaŭ malkoheraĵo: la adjektivo „sumera“ signifas ne „rilata al la regiono“, sed nepre rilatas al la lingvo aŭ kulturo de la koncerna historia etno; tion pruvas ankaŭ la terminoj kiel „antaŭsumeraj enloĝantoj“ (angle „pre-Sumerians“) ktp. [Sergio Pokrovskij]
Rim. 2: La formo „ŝumero“ (kun ŝ) estas etmologie pli ĝusta, ĉar konforma al la nomo ŝemida (kp la hebrean שומרים) kaj ne konfuzeblas kun sum·er·o [Sergio Pokrovskij]
HOM:sum·er·o
1. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉap. 6.
2. Vĕra Barandovská-Frank: Interlingvistiko. Enkonduko en la sciencon pri planlingvoj, Poznań 2020. P. 27.
3. Monato, Jiří Laube: La rolo de lingvoj ĉe la pensado, 2003
angle:
Sumerian
beloruse:
шумэр
ĉeĥe:
prvek součtu, sčítanec
ĉine:
苏美尔人 [sūměiěrrén], 蘇美爾人 [sūměiěrrén], 苏美尔 [sūměiěr], 蘇美爾 [sūměiěr], 閃族人 [shǎnzúrén], 闪族人 [shǎnzúrén]
france:
sumérien (subst.)
germane:
Sumerer
hispane:
sumerio
hungare:
sumer
japane:
項目 [こうもく]
nederlande:
Soemeriër
pole:
Sumer
ruse:
шумер
slovake:
prvok súčtu, sčítanec

sumera, ŝumera

Rilata al la lingvo, kulturo, civilizo de la sumeroj: (mondolingvoj) en diversaj epokoj kaj por diversaj lokoj estis: ŝumera, sanskrita, hebrea kaj poste greka [4]; la sumera lingvo estis nek ŝemida nek hindeŭropa, sed ja aglutina; kelkajn sumerajn mitojn ni trovas en Biblio; la sumera historio kaj la homara ekas samtempe, ĉe la apero de la skribo […], antaŭ tiu tempo oni parolas […] pri prahistorio [5].
4. E. Drezen, tr. N. Hohlov kaj N. Nekrasov: Mondolingvo: Tri jarcentoj da serĉado, Leipzig: EKRELO, 1931
5. Monato, Thomas Genty: Emesal: ĉu la plej antikva planlingvo?, 2014
angle:
Sumerian
beloruse:
шумэрскі
ĉine:
苏美尔 [sūměiěr], 蘇美爾 [sūměiěr], 苏美尔开始衰落 [sūměiěrkāishǐshuāiluò], 蘇美爾開始衰落 [sūměiěrkāishǐshuāiluò]
france:
sumérien (adj.)
germane:
sumerisch
hispane:
sumerio
hungare:
sumer
nederlande:
Soemerisch
pole:
sumeryjski
ruse:
шумерский
ukraine:
шумерський

Sumerujo

GEOG La lando kaj civilizo de la sumeroj: la historio de Sumerujo estas senĉesa milito inter la urboŝtatoj ― Ur, Uruk, Kiŝ, Lagaŝ k.a.
Rim.: PIV kaj la okcidentaj enciklopedioj misdifinas la vorton Sumero kiel loknomon, kvankam fakte ĝi ne estas uzata senrilate al la sumeroj; ekzemple Biblio, libro postsumera, nomas la eks-Sumerujajn lokojn „Ur la Ĥaldea“ [Gen. 11:28] ks. [Sergio Pokrovskij]
angle:
Sumer
beloruse:
Шумэр
france:
Sumer
germane:
Sumer
hispane:
Sumeria
nederlande:
Soemer
pole:
Sumer
ruse:
Шумер

administraj notoj

S~ujo: Mankas fontindiko.
S~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.