sponsor/o NePiv

sponsoro

EKONPOL
Mecenato: oni pripensu ĉi tiun eblecon kaj oni serĉu sponsorojn kaj eldonhelpantojn [1]; senfinaj defiladoj de politikaj sponsoroj [2]; oni ofte opinias, ke sportaj sukcesoj nuntempe dependas de grandaj investoj fare de ŝejkoj kaj riĉaj estroj aŭ sponsoroj [3]; grandajn konstruaĵojn, projektitajn de famaj arkitektoj, oni konstruis helpe de investoj de publikaj kaj privataj sponsoroj [4].
1. A. Pettyn: La saniga lingvo..., Eventoj, 1995-03, numero 73a
2. Gilbert Ledon: Putraj demokratioj, Monato, 2001/01, p. 5
3. Monato, Roberto Pigro: Kipra Davido kaj eŭropaj Goljatoj, 2012
4. Monato, Thierry Spanjaard: Ĝui kulturon en Marsejlo, 2013
angle:
sponsor
beloruse:
спонсар
ĉeĥe:
sponzor
ĉine:
贊助商 [zànzhùshāng], 赞助商 [zànzhùshāng], 主办者 [zhǔbànzhě], 主辦者 [zhǔbànzhě]
france:
sponsor
germane:
Sponsor
itale:
sponsor
japane:
スポンサー
nederlande:
sponsor
pole:
sponsor
slovake:
sponzor
ukraine:
спонсор

sponsori

(x)
Mecenati: festivalo sponsorata […] de la brita tagĵurnalo [5]; oni unue rimarkis la similecon, kiam eksterlandanoj ricevis medalojn pri la evoluo de la urbo: la medalo-ceremonio estas sponsorita ĝuste de la sama firmao [6]; la Nobel-instituto ŝajnas doni pli da atento al sia internacia renomo kaj la bezono de sponsorado, ol flegi la originan ideon de Nobel [7]; sponsoris la eventon produktisto pri kondomoj, kies frapfrazo „trairu bonorde la nokton” ĉie videblis [8].
5. Monato, Paul Gubbins: Angla festivalo en Kimrio, 2006
6. Monato, AMik: Decido aŭtok(r)ata, 2007
7. Monato, Douglas Draper: Testamento testata, 2009
8. Monato, Walter Klag: Bonorde tra la nokto, 2014
angle:
sponsor
beloruse:
спансараваць
ĉeĥe:
sponzorovat
ĉine:
認養 [rènyǎng], 认养 [rènyǎng]
france:
sponsoriser
germane:
sponsorn
itale:
sponsorizzare
japane:
~のスポンサーになる [のすぽんさーになる]
pole:
sponsorować
slovake:
sponzorovať
ukraine:
спонсорувати

administraj notoj