*silur/o

*siluro

ZOO Genro el la familio siluredoj (Silurus); fiŝo kun senskvama haŭto, plata kapo kaj larĝa buŝo, kaj kun tre malgranda dorsnaĝilo, vivanta surfunde de riveroj kaj lagoj: laŭlonge de la rivero oni elprenis plurmil tunojn da mortintaj fiŝoj (plejparte ĉinaj karpoj, bramoj, siluroj, sandroj, karpoj) [1]; iam kredis japanoj, ke tertremojn kaŭzis grandega siluro, ĉar evidentis, ke antaŭ tertremo multe kaj maltrankvile naĝis siluroj […] laŭ la profesoro, siluroj miloble pli akute ol aliaj fiŝoj kaptas la frekvencojn de rompiĝonta terkrusto kaj pro tio reagas al la elektro eligata dum tertremo [2].
siluro (Silurus glanis) el la rivero Dnjepro
CC BY-SA 1.0  [3]
beloruse:
сом
ĉeĥe:
sumec
ĉine:
[piàn], 鮎魚 [niányú], 鲇鱼 [niányú]
france:
silure
germane:
Wels
hungare:
harcsa
japane:
ヨーロッパナマズ, ナマズ
latinece:
Silurus
nederlande:
meerval
perse:
اسبله
pole:
sum
ruse:
сом
slovake:
sumec
ukraine:
сом

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.