sikari/o NT

sikario

(malofte)
Murdisto: ĉu vi ne estas la Egipto, kiu antaŭ kelka tempo ekmovis ribele kaj elkondukis en la dezerton la kvar mil virojn de la Sikarioj [1]? Eztenas estas sikario ĉi tien sendita de la generalo [2]; la vajmara respubliko estis konstante skuata de naciistoj antaŭnaziaj, kiel la sikarioj de Erzberger kaj Rathenau [3]. VD:asasino, ŝinobo
Rim.: La nomo venas de la latina vorto „sica“ (ponardo), la preferata armo uzata de la judoj, kiuj en la 1a jc batalis kontraŭ la romiaj okupantoj.
1. La Nova Testamento, La agoj 21:38
2. B. Atxaga, trad. A. Arana: Memoraĵoj de eŭska bovino, [1999]
3. Yamasaki Seikô: Novjara klaĉo super konjako, Monato, 2000/06, p. 25
beloruse:
сыкарый
ĉeĥe:
najatý vrah
france:
sicaire
germane:
Sikarier, Auftragsmörder
pole:
zbójca
slovake:
vrah (najatý)
ukraine:
найманий убивця, кілер

administraj notoj