setar/o NeoGlo

setaro

MUZ Persa kordinstrumento, liuteto origine trikorda, de la 1900aj jaroj kun plusa kunvibra kordo, kun ligna duongutforma sonkesto, longa 25-freta kolo: la riĉuloj turnis sin al tradiciaj instrumentoj, kiel ekzemple la setaro [1].
Rim.: Ne konfuzu kun la hinda sitaro, kiu probable ricevis sian nomon de setaro, sed en sia nuntempa formo konsiderinde malsimilas.
ludanto de setaro, 17a jc
PD  [2]
1. S. Ahmadi, trad. J.-M. Cash: En Gorgan, la irana ĉiutaga vivo, le monde diplomatique, 2012-07
2. anonima, 1620-1640, BnF Gallica: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Setar,_from_the_manuscript_MURAQQA.jpg
angle:
setar
beloruse:
сітар
france:
setâr
germane:
Setar
hispane:
setar
hungare:
szitár
katalune:
cítara
perse:
سه‌تار
pole:
setar
ruse:
сетар

administraj notoj

pri ~o:
    2006-06 - kelkaj tradukoj efektive konfuzas kun sitaro.
    [ĵv]
  
~o: Mankas verkindiko en fonto.