Rodos/o

Rodoso

GEOG Insulo en la orienta Mediteraneo kaj havenurbo en tiu insulo (28°16′E, 36°27′N): ĉu vi estis sur Rodoso, por vidi la lokon, kie staris la koloso [1]?
Rim.: La PIV-oj ial donas neinternacian nomformon „Rodiso“, kiu ne havas bazon en la tradicio de Esperanto.
1. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, Ĉap. 29a
angle:
Rhodes
beloruse:
Родас
ĉine:
罗得岛 [LuódéDǎo], 羅得島 [LuódéDǎo], 罗德岛 [LuódéDǎo], 羅德島 [LuódéDǎo], 罗得斯岛 [LuódésīDǎo], 羅得斯島 [LuódésīDǎo]
france:
Rhodes
germane:
Rhodos
greke:
Ρόδος
hispane:
Rodas
malnovgreke:
Ῥόδος
pole:
Rodos
rumane:
Rodos
ruse:
Родос

Rodosa

Rilata al Rodoso: la Rodosa koloso estis statuo de Apolono [2].
2. Kabe: Vortaro de Esperanto, La artikolo „Koloso“
beloruse:
родаскі
france:
rhodien
germane:
rhodisch
pole:
rodyjski
rumane:
rhodian
ruse:
родосский

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas dua fontindiko.