*rel/o UV

*relo

1.
FER Longa stango el metalo, sur kiu ruliĝas vagonoj de trajno aŭ tramo: promenante apud la reloj de fervojo [1]; ni ne povis vidi pli malproksime ol unu metron aŭ du antaŭen super la reloj [2]; la hufoj de la ĉevaloj frapis sur la feraj reloj Marta ; sube troviĝas maŝino, kiu tiras, kaj tiam la ŝipo sube moviĝas sur dentradaj reloj [3].
2.
(figure) Regula funkciado de la aferoj; rutino: liaj vivfunkcioj elglitas el la reloj [4]; mi revenis sur miajn relojn, al mia vera rolo [5]; ĉio ruliĝis kvazaŭ sur la reloj [6]; remeti la rutinan funkciadon de la oficejo sur bonajn relojn [7]; la lingvo, kiun ni unue akiras kiel infanoj, tendencas gvidi niajn pensojn laŭ siaj reloj [8].
afrikanse:
spoor
albane:
hekurudhor
amhare:
ባቡር
angle:
rail
arabe:
سكة حديدية
armene:
երկաթուղի
beloruse:
рэйка
bengale:
রেল
birme:
ရထားလမ်း
bulgare:
релса
ĉeĥe:
kolej, kolejnice
ĉine:
[guǐ], 轨 [guǐ], 鋼軌 [gāngguǐ], 钢轨 [gāngguǐ], 鐵軌 [tiěguǐ], 铁轨 [tiěguǐ]
dane:
skinne
estone:
raudtee
eŭske:
trenbide
france:
rail
galege:
ferroviaria
germane:
1. Schiene 2. Bahn (Funktion)
guĝarate:
રેલવે
haitie:
tren
haŭse:
dogo
hinde:
रेल
hispane:
raíl, rail
hungare:
sín
igbe:
tren
indonezie:
rel
irlande:
iarnróid
islande:
járnbrautum
japane:
レール
jave:
ril
jide:
רעלס
jorube:
iṣinipopada
kanare:
ರೈಲು
kartvele:
სარკინიგზო
katalune:
carril (rail)
kazaĥe:
рельс
kimre:
rheilffyrdd
kirgize:
тосмо
kmere:
ផ្លូវរថភ្លើង
koree:
레일
korsike:
ferrovie
kose:
ngololiwe
kroate:
željeznicom
kurde:
hesinê tirêne
latine:
cogitis
latve:
dzelzceļš
laŭe:
ລາງລົດໄຟ
litove:
geležinkelių
makedone:
железнички
malagase:
lalamby
malaje:
kereta api
malajalame:
റെയിൽ
malte:
ferrovija
maorie:
whakakorekore mo
marate:
रेल्वे
mongole:
төмөр замын
nederlande:
spoor, rail
nepale:
रेल
njanĝe:
njanji
panĝabe:
ਰੇਲ
paŝtue:
د ریل
pole:
szyna
portugale:
trilho, carril
ruande:
gari ya moshi
ruse:
рельс
samoe:
ala uʻamea
sinde:
ريل
sinhale:
දුම්රිය
skotgaele:
rèile
slovake:
koľaj, koľajnica
slovene:
železnici
ŝone:
njanji
sote:
seporo
sunde:
rel
svahile:
reli
taĝike:
роҳи оҳан
taje:
ทางรถไฟ
tamile:
ரயில்
tatare:
тимер юл
telugue:
రైలు
ukraine:
залізничні
urdue:
ریل
uzbeke:
rels
vjetname:
đường sắt
zulue:
ujantshi

elreligi

Forpuŝi el siaj reloj: surtraka ŝtono elreligis la trajnon [9]; elreligo de rapidtrajno estas unu afero, elaerigo de aviadilo tute alia [10]; (figure) politiko elreligita: katastrofe, ĥaose evidentiĝis jardekoj da subinvestado [11].
9. Monato, Hori Jasuo: Profitoj, punoj kaj privatigo, 2005
10. Monato, Paul Gubbins: Politiko elreligita
11. Monato, Paul GUBBINS: Politiko elreligita
angle:
derail
germane:
entgleisen lassen, aus der Bahn werfen

elreliĝi

FER Eliĝi el la veturata relparo: li vidis grupetojn da homoj kaj vagonojn de trajno, kiu ĵus elreliĝis, ŝoviĝantajn malsupren sur deklivo [12]; (figure) post la emeritiĝo de la iniciatinto […] sen postlaso de disĉiploj, la afero elreliĝas [13]. VD:irejo2
VD:devojiĝi
12. K. Wilgenhof: Ekstersensa perceptado, Malgranda Revuo, 1950:6
13. -: Ĉi-numere, Revuo Esperanto, 2014:3
france:
dérailler
germane:
entgleisen, aus der Bahn geraten

glitrelo

TEK Stango laŭlonge de kiu glite moviĝas alfiksita peco: ili subaĉetis la lokan forĝiston kaj li riparis […] glitrelojn de akumulatoroj [14].
14. I. Nemere: Sur Kampo Granita, 1983
angle:
guide rail
beloruse:
рэйка (сьлізнаньня)
france:
glissière
germane:
Gleitschiene, Führungsschiene

administraj notoj