refer/i

referi

Prezenti sciencan raporton: la raporto devas enhavi teorian fonon kaj limigitan esploron bazitan sur demandaroj aŭ mallongan enketon, la referanto estas ŝia instruistino mem [1]; [li] samtage referis pri la afero al siaj superuloj, kiuj skrapis la kapojn, sed ne povis decidi [2]. SUP:raporti
Rim.: Ne konfuzu kun referenci: „Gramatiko de la Arto de Dancanta, Teoria kaj Praktika“ de 1905, referante al Bernhard Klemm, skribis […] [3].
angle:
make a scholarly report, read a paper
beloruse:
рэфэраваць, дакладаць
ĉeĥe:
dávat zprávy, referovat
france:
présenter un rapport
germane:
referieren, vortragen
hungare:
előad, beszámol, referál
japane:
研究報告をする [けんきゅうほうこくをする]
nederlande:
verslag uitbrengen
pole:
referować
portugale:
reportar
ruse:
реферировать
slovake:
podať správu, referovať
ukraine:
реферувати

referaĵo

Scienca raporto: kolekto de ĉiuj referaĵoj de la zagreba simpozio [4]; antaŭ kelkaj jaroj aperis en la revuo Esperanto notico pri referaĵo, kiun mi, matematikisto, prezentis en Bratislavo, ĉe scienca simpozio [5]; japana meteologo malkovris tiun altĉielan fluon kaj verkis referaĵon pri ĝi [6].
4. Zlatko Tiŝljar: Simpozio postulas neŭtralan lingvon, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 29a
5. Garbhan MacAoidh: Ho, mistera pi!, Monato, 2003/06, p. 22
6. Garbhan MacAoidh: Per flugiloj de malfacila vento, Monato, 2003/11, p. 14
angle:
scholarly report, paper
beloruse:
рэфэрат, даклад
france:
compte rendu, enquête (document), mémoire (document), rapport (document)
germane:
Referat, Bericht, Vortrag
hungare:
előadás, beszámoló, referátum
japane:
研究報告書 [けんきゅうほうこくしょ]
nederlande:
verslag, rapport
pole:
referat
ruse:
доклад, реферат
ukraine:
реферат

administraj notoj