2protagonist/o

protagonisto

Ĉefrolulo: la protagonisto estas juna brito, kies taglibro ― laŭ aŭtora aserto ― fundamentis la rakonton [1]; plurfoje oni plene konfuziĝas ― ĉu nun temu pri sceno, pri kiu rakontas la aŭtoro, aŭ pri sceno, pri kiu rakontas lia protagonisto [2]; revolucio, kiu tiom drastege ŝanĝos sciencon kaj ekonomion, ke moralaj skrupuloj kaj ties protagonistoj perdos spirpovon [3]; (figure) protagonistoj de internacia juro kaj homaj rajtoj, ekzemple Rusio, kiu deklaras ĉiun ĉeĉenon teroristo, ekzemple Ĉinio, kiu dum jardekoj subpremas tibetanojn [4].
1. Pejno Simono: Atentokapta sed ruĝkrajoninda, Monato, 2001/01, p. 31
2. Pejno Simono: Atentokapta sed ruĝkrajoninda, Monato, 2001/01, p. 31
3. Stefan Maul: Defio aŭ devio de politiko, Monato, 2000/10, p. 6
4. Monato, Stefan Maul: Jur-renverso
angle:
protagonist
beloruse:
пратаганіст
ĉeĥe:
protagonista
ĉine:
主角 [zhǔjué], 主唱者 [zhǔchàngzhě], 主演人 [zhǔyǎnrén], 先驅人物 [xiānqūrénwù], 先驱人物 [xiānqūrénwù]
france:
protagoniste
germane:
Protagonist
hungare:
főszereplő
japane:
主役 [しゅやく], 主人公 [しゅじんこう]
katalune:
protagonista
nederlande:
hoofdrolspeler
pole:
protagonista
portugale:
protagonista
rumane:
protagonist
ruse:
главный герой, главное действующее лицо, протагонист
slovake:
herec hlavnej úlohy, predák, protagonista, vedúca osobnosť
ukraine:
протагоніст, головна дійова особа

administraj notoj