profilaktik/o Z PV , profilakt/o

profilaktiko, profilakto

1.
MED Fako de la medicino, kiu esploras kiel preventi malsanojn: pri la terapio kaj profilaktiko de kancero diskutis 9000 medicinistoj dum la 10a Eŭropa Kancerkongreso [1]; vakcinoj, kiujn oni uzas por la profilaktiko de gripo [2]; profilakto de birddevena gripo [3]; li donis al panjo ion, lasis karbolan akvon por profilakto kaj tuj foriris [4]; en la jaro 1617, la angla kuracisto John Wodall pruvis la efikon de la citrono por profilakto kaj kuracado de skorbuto [5].
2.
(figure) Preventado: plej promesa ŝanco por eviti homfarotajn konfliktojn estas do profilaktiko [6].
Rim.: PIV ne agnoskas du formojn profilakto kaj profilaktiko sed unu verbon profilakti, el kiu ĝi derivas profilaktikon.
angle:
prophylaxis
beloruse:
прафіляктыка
bulgare:
профилактика
ĉeĥe:
profylaxe, zabránění
ĉine:
疾病的預防措施 [jíbìngdeyùfángcuòshī], 疾病的预防措施 [jíbìngdeyùfángcuòshī], 預防措施 [yùfángcuòshī], 预防措施 [yùfángcuòshī]
france:
prophylaxie
germane:
Prophylaxe, Präventivbehandlung, Vorbeugung
hispane:
profiláctica
hungare:
betegségmegelőzés, profilaxis, profilaktika
itale:
profilassi
japane:
予防 [よぼう], 予防法 [よぼうほう]
katalune:
profilaxi
nederlande:
profylaxis
pole:
profilaktyka
portugale:
profilaxia
ruse:
профилактика
slovake:
profylaxia, zabránenie
ukraine:
профілактика

profilaktika, profilakta

MED Rilate al profilaktiko, preventa: lastatempe denove aperis la bezono trovi novajn kuracilojn kaj profilaktikajn metodojn por multaj malsanoj [7]; por la prevento de la malsano necesas rigoraj kvarantenaj kaj profilaktikaj rimedoj [8]; krom intensa kuracado de aidoso-rilataj malsanoj, tre gravas utiligi kuracilojn por profilaktaj celoj [9]; ŝi […] petis helpon pri la profilaktaj rimedoj [10].
7. V. Lemelev: Malamikoj de bakterioj, Monato, 2001/01
8. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, 2006
9. Monato, Vladimir Lemelev: La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj, 2007
10. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
angle:
prophylactic
beloruse:
прафіляктычны
bulgare:
профилактичен
ĉeĥe:
preventivní, profylaktický, záchranný
ĉine:
預防性 [yùfángxìng], 预防性 [yùfángxìng], 預防 [yùfáng], 预防 [yùfáng]
france:
prophylactique
germane:
prophylaktisch, vorbeugend
hispane:
profiláctico
hungare:
betegségmegelőző, profilaktikus
itale:
profilattico (agg.)
japane:
予防の [よぼうの]
katalune:
profilàctic
nederlande:
profylactisch, preventief
pole:
profilaktyczny
portugale:
profiláctico, preventivo
ruse:
профилактический
slovake:
preventívny
ukraine:
профілактичний

administraj notoj