tradukoj: be cs de en fr hu nl pl pt ru sk

*premi/o

*premioTEZ Vikipedio

1.
EKON Rekompenco, donacata al la plej indaj: disdoni premiojn al la laŭreatoj; anonci premion por la kapo de krimulo; kial vi ne deziris gajni la premion [1]? ĝi jam meritis premiojn ĉe pluraj internaciaj kinofestivaloj [2]; pro kiuj meritoj la premio estos atribuata, ĉi-momente ne klaras [3].
2.
EKON Donaco proponata al aĉetantoj aŭ abonantoj, por stimuli eblajn klientojn: nun ili nur atentas pri tio kion mi diras, kiam ni lotumas premiojn en la kunvenoj [4].

premiiTEZ

(tr)
EKON
Rekompenci per premio: (figure) oftaj rideksplodoj kaj aplaŭda uragano premiis la majstran publikan lecionon; poemo premiita en 1999 en Belartaj konkursoj de UEA [5]; la balotoj montras, ke la slovena popolo premiis Drnovšek-on pro lia ĝisnuna stirado de la ekonomio [6].

premiitoTEZ

Gajninto de premio: Nobel-premiito en 1976 [7]. laŭreato

tradukoj

anglaj

~o: prize; ~i: to award; ~ito: prizewinner.

belorusaj

~o: прэмія; ~i: прэміяваць; ~ito: ляўрэат прэміі.

ĉeĥaj

~o: cena v soutěži, odměna, prémie; ~i: ocenit prémií, odměnit, prémiovat; ~ito: nositel ceny.

francaj

~o 1.: prix (récompense), prime (récompense); ~o 2.: cadeau promotionnel, gratification; ~i: gratifier, primer, récompenser (par une prix); ~ito: gagnant (d'un prix), lauréat.

germanaj

~o 1.: Preis; ~o 2.: Prämie; ~i: prämieren, prämiieren, auszeichnen. Nobel-~ito: Nobelpreisträger.

hungaraj

~o: jutalom, díj; ~i: jutalmaz, díjaz; ~ito: díjazott.

nederlandaj

~o 1.: prijs; ~o 2.: premie; ~i: bekronen; ~ito: laureaat. Nobel-~ito: Nobelprijswinnaar.

polaj

~o: premia, nagroda, gratisek (pot.); ~i: premiować, nagradzać; ~ito: laureat (nagrody).

portugalaj

~o: prêmio, recompensa, sorte, galardão.

rusaj

~o: премия; ~i: премировать; ~ito: лауреат премии.

slovakaj

~o: cena, prémia; ~i: dať prémiu, udeliť; ~ito: nositeľ ceny (prémie).

fontoj

1. Will Green: Gantoj, Monato, jaro 1997a, numero 5a, p. 24a
2. Marteno Ecott: Inkubo en kubo, Monato, jaro 2000a, numero 3a, p. 17a
3. Last: Kurioza parko allogas turistojn, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 30a
4. Gilbert R. Ledon: Senutilaj sindikatoj, Monato, jaro 1999a, numero 6a, p. 5a
5. Grigori Arosev: Poezio sed ne poemoj (Gonçalo Neves, Simptomoj), Monato, jaro 2000a, numero 12a, p. 28a
6. Zlatko Tiŝljar: Ordo tordita - dekstren maldekstren, Monato, jaro 2001a, numero 1a, p. 7a
7. Bo Sandelin: Makroekonomiko en la 20a jarcento, Monato, jaro 2001a, numero 9a, p. 14a

~ito: Mankas dua fontindiko.


[^Revo] [premi.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.22 2015/09/23 07:10:14 ]