polimorf/a

polimorfa

MINBIO
Plurforma: kalcito: polimorfaj varioj estas la aragonito kaj vaterito [1]; natria karbonato estas polimorfa, depende de premo kaj temperaturo ĝi kristaliĝas al diversa kristalsistemo, kiu povas esti senakva aŭ enhavi kristalakvon [2]; la arbarheliko estas regule manĝata de la kantoturdo, kaj oni sugestis, ke ties polimorfa ŝelbildo estas evolua respondo por malpliigi predadon [3].
angle:
polymorphic
beloruse:
паліморфны
germane:
polymorph
pole:
polimorficzny, wielopostaciowy
rumane:
polimorf, multiform
ukraine:
поліморфний, той, що буває в кількох формах

administraj notoj