plint/o SPV

plinto

1.
ARKI Plata subaĵo de kolono: en korinta ordo la piedestalo de kolono konsistas el pluraj diskoj metitaj sur plinto; la plintoj de la kolonetoj [1]; la obelisko staras rekte sur duobla plinto, la malsupra, pligranda plinto estas ormamita per blankmarmora bareliefo prezentanta scenojn el gravaj revoluciaj eventoj [2]. TUT:piedestalo, soklo
plintoj ĉe korintaj kolonoj (la templo de Zeŭso, Ateno)
CC BY-SA 2.5  [3]
2.
ARKI Elstara listelo laŭlonge de la bazo de muro aŭ vando: restos nur mortigi tiujn malfortajn grupojn [de blatoj] de la kuirejo, la lavmaŝinejo aŭ de sub la muraj plintoj [4]; mi volis preni de la tablo liniilon por palpi per ĝi inter la muro kaj la plinto [5].
beloruse:
база (калёны, пілястры), плінтус (калёны), аснова, падножжа
ĉeĥe:
podstavec pod sochou, spodní část sloupu
france:
plinthe
germane:
1. Plinthe 2. Sockelleiste, Fußbodenleiste, Scheuerleiste
japane:
柱礎 [ちゅうそ], 台座 [だいざ], 根石 [ねいし]
nederlande:
plint 1. zuilvoet
pole:
1. plina, cokół, płycień 2. cokół
slovake:
pätka stĺpa, výstupok mura
ukraine:
плінтус, плінт, цоколь (колони)

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.