peripl/o PV

periplo

Mara ĉirkaŭnavigado aŭ preciza raporto pri ĝi: la Periplo de la Eritrea Maro […] estas grek-romia periplo, verkita en greka, kiu priskribas navigadon kaj komercon el rom-egiptaj havenoj kiaj Berenice laŭlonge de la marbordo de la Ruĝa Maro, kaj aliaj laŭlonge de la Korno de Afriko kaj Sindo kaj Sudokcidenta Barato [1]; la periplo de la eŭropa angilo estas unu el la plej mirindaj en la besta mondo [2]; (figure) en la tropiko de mia recenza periplo mi malsaniĝis [3].
angle:
periplus, circumnavigation
bulgare:
периплус, обиколка
ĉeĥe:
obeplouvání lodí, objížďka
france:
périple, circumnavigation
germane:
Umschiffung
hungare:
körbehajózás
japane:
周航 [しゅうこう], 周航記 [しゅうこうき]
nederlande:
omvaring, ontdekkingsreis
pole:
periplus
portugale:
périplo
rumane:
periplu
slovake:
obchádzka, oboplávanie loďou
ukraine:
круїз, плавання навколо материка

administraj notoj