Paralimpik/o

Paralimpiko

SPO Internacia sportoturniro rezervita al kriplaj sportistoj okazanta ekde 1960 en la sekvo de la somera olimpiko: La unuaj Paralimpikoj estis organizitaj por la movaj kaj vidaj handikapuloj [1]; ĉiuj sportistoj kaj oficistoj, ĉeestantaj al olimpiko aŭ paralimpiko, ricevu samnivelan servon kaj trakton [2].
Rim.: En pluraj lingvoj kaj ankaŭ en Esperanto aperas ankaŭ neoficiala formo Paraolimpiko: tri medalojn – oran kaj du bronzajn elbatalis la polaj sportistoj dum la vintra paraolimpiko en Salt Lake City [3].
1. C. Rigollet, trad. C. Bertin: 1948-1964 : politikaj olimpikoj..., 2000-09
2. Ĉina Radio Internacia: Aktualaĵo..., 2006-05-23
3. -: Radio Polonia informuje, esperanto.pl, 2002-04-16
angle:
Paralympic Games
beloruse:
Паралімпійскія гульні, Паралімпіяда
ĉine:
残奥 [CánÀo], 殘奧 [CánÀo], 残奥会 [CánÀohuì], 殘奧會 [CánÀohuì], 残奥 [cánào], 殘奧 [cánào]
france:
jeux paralympiques
germane:
paralympische Spiele
hispane:
juegos paralímpicos
hungare:
paralimpiai játékok
katalune:
jocs paralímpics
nederlande:
paralympische spelen
pole:
paraolimpiada
svede:
paralympiska spelen

administraj notoj