tradukoj: be ca de en es fr hu nl pl pt ru


[1]
Koniko kun discentreco
egala al unu:
parabolo estas intersekco de konuso kun ebeno paralela al
naskanto de ĝi;
parabolo havas unu fokuson;
la kartezia ekvacio de parabolo estas de la tipo
y = ax2;
la trajektorio de pafaĵo estas parabolo.


Apologo,
alegoria rakonto moralinstrua, precipe biblia:
kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
Ho filo de homo, proponu enigmon kaj parabolon al la domo
de Izrael, kaj diru: (...)
[2];
tion la poeto skribis, li skribis tion en formo de parabolo
kaj nomis ĝin „La majstro kaj la instrumentoj“
[3];
aliaj rakontoj pli similas malnovajn parabolojn
(„La kaso“, „En la taksio“)
[4].