paludism/o PIV1

paludismo

MED Malario: tiu juna anarkiisto […] mortis en 1910, kiam li estis 30-jara, pro paludismo [1]; flegistino metis al ili sur la langon pilolon bluan, sen atenti, ĉu ili suferas paludismon, blenoragion aŭ konstipon [2].
Rim.: Ne estas klare, kial PIV1 sentis bezonon, enkonduki sinonimon, malpli internacian, al la oficiala malario.
1. -: La evangelio de la horo [recenzo], Sennaciulo, 1990-06
2. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
beloruse:
малярыя
ĉeĥe:
malárie
ĉine:
摆子 [bǎizi], 擺子 [bǎizi], 疟 [nu:è], 瘧 [nu:è], 瘴 [zhàng], 疟疾 [nüèjí], 瘧疾 [nüèjí], 痁 [diàn], 疟 [nüè], 瘧 [nüè], 疟 [yào], 瘧 [yào]
france:
paludisme, malaria
germane:
Malaria, Paludismus
nederlande:
paludisme, malaria
pole:
malaria, zimnica
rumane:
malarie
slovake:
malárie
ukraine:
малярія, болотна лихоманка

administraj notoj