norman/o PIV1

normano

1.
HIS Ano de mezepoka skandinava gento, al kiu apartenis la vikingoj kaj el kiu devenas norvegoj, svedoj kaj danoj: en 9a−10a jc normanoj okupis Normandion; en 886 la normanoj sieĝis Parizon PIV1 ; bildiĝas la blazono de Ŝetlando: vikinga ŝipo kun devizo en la antikva normana lingvo [1]; akvokondukiloj, konstruitaj inter la jaroj 800 kaj 1200 post Kristo, inter la araba kaj normana okupadoj [2]; Mazaro mem estis fondita de fenicoj, kaptita de grekoj kaj romanoj kaj poste de araboj, normanoj kaj hispanoj ktp [3].
2.
(evitinde) POL Normando1: la konkero de la lando (Anglujo) fare de franc-parolantaj normanoj, kiu okazis en 1066 [4].
1. Monato, Garbhan Macaoidh: Leĝoj landon prosperigas, 2004
2. Monato, Roberto Pigro: En Palermo subtere, 2014
3. Renato Corsetti: La Itala en Mazaradelvalo, Esperanto, 2012?
4. Otto Prytz: Ĉu la angla ne devenas de la praangla?, Monato, 2014
angle:
1. Norseman
beloruse:
1. нарман
japane:
ノルマン人 [ノルマンじん]
ruse:
1. норман

normana

1.
HIS Rilata al la normanoj1: vikinga ŝipo kun devizo en la antikva normana lingvo [5].
2.
(evitinde) POL=normanda
5. Garbhan MACAOIDH: Leĝoj landon prosperigasMonato
beloruse:
1. нарманскі
ruse:
1. норманский

administraj notoj