nabl/o

nablo

1.
MATMatVort La matematika simbolo ∇ nablo uzata por signi kelkajn vektorajn diferencialajn operatorojn: la detale ellaboritaj eksplicitaj esprimoj por la necesaj partaj nabloj el ... [1].
2.
MUZHIS Fenicidevena psaltero, antikva muzikilo simila al harpo kun 10 aŭ 12 kordoj, la fenica harpo: Terpno, akompanonta lian ludon, proksimiĝis kun instrumento nomata nablo [2].
Rim.: La du signifoj estas ligitaj per sia ekstera formo, simile al tio, kiel la delto rivera estas ligita kun la litero delto; tamen ĉi-okaze la rilato estas inversa: la matematikistoj faris nomon de signo el materia objekto similforma. [Sergio Pokrovskij]
1. Božidar Popović: Perturboj de la suncentrajvektoraj elementojde planedet-(komet-)/orbito, Scienca Revuo, vol. 36 (1985), n-ro 2 (150)
2. Henriko Senkiviĉ, trad. Sergio Pokrovskij: Kien ci iras?, Parto unua, ĉapitro 7, p. 124
angle:
1. nabla 2. psaltery
beloruse:
1. набла (мат. апэратар) 2. набла (муз. інструмэнт)
germane:
1. Nabla 2. Nabulum, Psalterium
greke:
1. ανάδελτα 2. νάβλα, νάβλον
hebree:
2. נֵבֶל
latine:
2. nabulum
latinece:
2. nablium, nablum
pole:
1. nabla (operator) 2. nabla (instrument)
rumane:
1. nabla (operator de tambur) 2. nabla
ruse:
1. набла 2. финикийская арфа

administraj notoj