muzeolog/o

muzeologo

Muzesciencisto: inter 1975 kaj 1995 mi oficis kiel arkeologisto, muzeologo kaj bibliotekisto ĉe la Muzeo de Bakony [1]; en iu aŭtuna tago de 1865 franca muzeologo kaj misiisto Pere Armand David esploris bestojn kaj vegetalojn en la suda antaŭurbo de Pekino [2]; ĉe la muzeo de Siĉuano pasintjare enposteniĝis ok, sed elposteniĝis dek muzeologoj [3].
1. B. Golden: Biografiaj donitaĵoj..., Kajeroj el la Sudo, 1997-04, numero 34a
2. Guo Geng, Pang Bian: Revenis hejmen elafuroj, 2004-11
3. Monato, Mu Binghua: Senmonaj muzeoj, 2005
beloruse:
музэязнавец, музэязнаўца
ĉeĥe:
muzejník, muzeolog
france:
muséologue
germane:
Museologe
katalune:
museòleg
pole:
muzeolog
slovake:
múzeológ

administraj notoj