Munken/o, Munĥen/o FK

Munkeno, Munĥeno

POLGEOG
Ĉefurbo de Bavarujo: la sekreta ministraĵo de internaĵoj en Munĥeno FK ; formiĝis en Munĥeno centra societo por pazigrafio FK ; oni veturos […] tri horojn al Munkeno [1]; Esperanto-klubo de Munkeno ĉiujare donacas konsiderindan sumon al nia Abonhelpa Fonduso [2]; la urbaj servoj en Munkeno, Germanio, decidis anstataŭigi Vindozon per Linukso por oficejaj taskoj [3]; la projekto celas malŝarĝi la aŭtovojon inter Munkeno kaj la flughaveno [4].
1. Walter Klag: Virbovo-tirpovo, Monato, 2000/11, p. 14
2. Monato, Stefan Maul: Poŝto kaj kosto
3. Monato, Franck Arnaud: Mikrosofto ektimas Linukson
4. Monato, Reinhard Fössmeier: Ĉu iam rapidos Transrapid?
angle:
Munich
beloruse:
Мюнхен
ĉine:
慕尼黑 [Mùníhēi]
france:
Munich
germane:
München
japane:
ミュンヘン
nederlande:
München
pole:
Monachium
rumane:
München
ukraine:
Мюнхен

administraj notoj