mugil/o

mugilo

ZOO
Mezgranda fiŝo kun grandaj arĝentaj skvamoj, iom granda distanco inter la du mallongaj dorsnaĝiloj, vivante ĉe marbordoj kaj en grandaj riveroj, kies frajo estas tradicia specialaĵo en mediteraneaj landoj; genro el familio mugiledoj (Mugil): en antikva Egiptujo […] estis kaptitaj fiŝoj kiel mugiloj, tilapioj, angiloj, nila gimnarko, afrika siluro kaj karpoj [1]; ĉiu pelikano bezonas el 0,9 al 1,4 kg de fiŝo ĉiutage […], mugiloj estas preferataj en Ĉinio [2].
mugiloj (Mugil cephalus), ĉe Minorca, Hispanujo
CC BY 3.0  [3]
angle:
mullet
beloruse:
кефаль
ĉine:
[zī], 鲻 [zī]
france:
muge, mulet
germane:
Meeräsche
hispane:
mujol, lisa, galupe
hungare:
pérhal
itale:
muggine, cefalo
japane:
ボラ
latinece:
Mugil
nederlande:
harder
pole:
mugil, cefal
portugale:
tainha (zool.), cambira (zool.), curimã (zool.), curumã (zool.), mugem (zool.), tapiara (zool.), targana (zool.)
rumane:
chefal
ruse:
кефаль
ukraine:
кефаль

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.