monal/o

monalo  

ZOO Granda birdo kun brilaj koloroj vivanta en altaj montaroj de Pakistano ĝis Ĉinujo, genro el familio fazanedoj (Lophophorus) kun tri specioj: himalaja monalo, verdvosta monalo, blankmakula monalo; la himalaja monalo ... vivas en suda kaj sudorienta Tibeto de Ĉinio kaj ankaŭ en la regiono de orienta Afganio ĝis Bhutano [1]; la blankmakula monalo longas 70 cm kaj pezas 2,5 kg [2].
1. Ĉina Radio Internacia: Himalaja monalo, 2005-06-06
2. Vikipedio, artikolo „Blankmakula monalo“, 2005-08-10
angle:
monal
france:
lophophore
germane:
Glanzfasan, Monal
latinece:
Lophophorus himalaja monalo: Lophophorus impejanus blankmakula monalo: Lophophorus sclateri
pole:
olśniak himalajski
portugale:
faisão-resplandescente
rumane:
lophophorus
svede:
monal

administraj notoj