manĝu/o Viki , manĵu/o PIV
manĝuo, manĵuo
Japana vaporumita bulko kun dolĉa pasto el ruĝaj faboj en la mezo: Izumija ŝajnis esti la plej granda manĝuejo en Fukuĉijama; tage manĝuojn oni vendis, kaj nokte “Zenzaj-moĉiojn” kaj “Nanba-moĉiojn” [1]; mia patrino rajdis tiam ruĝan vagonaron por vidi mian unue naskitan filinon kun famaj dolĉaj Iĵuin-manĝuoj kiel donaco [2]; hodiaŭ mi kaj mia edzino vizitis dolĉaĵejon en la urbo, kie ni aĉetis kelkajn manĵuojn [3]; en la budo bona odoro de rostita manĝuo ŝvebis, sed ni devis atendi ĝis venontaj manĝuoj estos finrostitaj [4]; ĉu vi scias Ĵumangoku-manĵuon? [5]; ŝi kurigas butiketon de manĝuo kun Ĉao [6]; ĉina legoma manĝuo [7].
1.
Ito Eizo, trad. Huĝimoto Tacuo: Vivo de Oomoto-fondintoj: Vivo de Deguĉi Nao kaj Deguĉi Onisaburo, Oomoto, n-ro
455, paĝo 25
2. Radio Ĉerizo 11, 2011-05-23
3. Vastalto: Mokamarona rulkuko, 2006-04-09
4. SIBAYAMA Noriko: Turismo en Sapporo, Novaĵoj Tamtamas, n-ro 261, paĝo 3
5. Go: Pri la urbo Gyōda (Fototaglibro de Ĉebo kaj Otama), Verda Gemo, 2025 printempo n-ro 12
6. Vikipedio, Magia Instruisto Negima
7. Vikipedio, 24754 Zellyfry
2. Radio Ĉerizo 11, 2011-05-23
3. Vastalto: Mokamarona rulkuko, 2006-04-09
4. SIBAYAMA Noriko: Turismo en Sapporo, Novaĵoj Tamtamas, n-ro 261, paĝo 3
5. Go: Pri la urbo Gyōda (Fototaglibro de Ĉebo kaj Otama), Verda Gemo, 2025 printempo n-ro 12
6. Vikipedio, Magia Instruisto Negima
7. Vikipedio, 24754 Zellyfry
- angle:
- manju, manjū, manjuu
- beloruse:
- маньдзю (японская булачка)
- france:
- manjū
- germane:
- Manjū
- japane:
- 饅頭 [まんじゅう]
- katalune:
- manjū
- nederlande:
- manju
- pole:
- manju
- portugale:
- manju