2mamut/o PrV

mamuto

PALZOO Genro el familio elefantedoj (Mammuthus), rostrulo ĝis 3 m alta kun longhara ruĝbruna felo, malgrandaj oreloj kaj kurbaj dentegoj; vivinta en Eŭropo kaj norda Azio ĝis la mezo de la kvaternara geologia epoko: en Siberio oni trovis likvan sangon de mamuto: do, la klonado de tiuj bestoj, malaperintaj fine de la lasta glacia epoko, alproksimiĝas [1]; fascinaj kiel dinosaŭroj: estas tiel priskribeblaj la mamutoj, kiuj vivis ĝis antaŭ 3700 jaroj en la nordaj regionoj de Eŭropo, Azio kaj Ameriko [2].
ostaro de mamuto (inter Mammuthus primigenius kaj Mammuthus trogontherii), el Steinheim ĉe Murr
CC BY-SA 3.0  [3]
angle:
mammoth
beloruse:
мамант
bretone:
mammout
bulgare:
мамут
ĉine:
[mǎ], 獁 [mǎ], 猛犸 [měngmǎ], 猛獁 [měngmǎ], 毛象 [máoxiàng]
france:
mammouth
germane:
Mammut
hungare:
mamut
indonezie:
mamut
japane:
マンモス [まんもす]
katalune:
mamut
latinece:
Mammuthus
nederlande:
mammoet
perse:
ماموت
pole:
mamut
portugale:
mamute
rumane:
mamut
ruse:
мамонт
slovake:
mamut
svede:
mammut
ukraine:
мамонт

mamuta

1.
Rilata al mamuto: estas permesite libere vendi la eburon de mamutoj, sed ne tiun de elefantoj: tial elefanta eburo estas ofte vendita kiel mamuta [4].
2.
(figure) Kolosa; malmoderna sed okulfrapa: kresko mamuta, sed saĝo liliputa PrV ; ili aspektis mamute, veturis preskaŭ sen bruo, nur foje mi aŭdis la klakadon de kontaktoj […] ‐ la paket-liverantaj kamionoj de la Aŭstra Poŝto [5].
angle:
mammoth
beloruse:
велізарны, гіганцкі, калясальны
france:
colossal
germane:
2. kolossal, gigantisch, steinzeitlich
hungare:
óriási, hatalmas nagy
japane:
マンモスの [まんもすの], 巨大な [きょだいな]
katalune:
colossal, gegantí
nederlande:
kolossaal
perse:
غول‌پیکر، عظیم‌الجثه
pole:
mamuci
rumane:
mamut
ruse:
гигантский, колоссальный

administraj notoj

~o : Mankas verkindiko en fonto.