*lak/o UV

*lako

KEM Rezina solvaĵo uzata por surkovri kaj glazurbriligi objektojn: ŝiaj ungoj estis kolorigitaj per pala rozkolora lako [1]; ĉiujn pupojn la pentristo kovras per lako [2]; ili uzas tradician delikatan pentradon, [per] akrila farbo, lako kaj lana teksaĵo [3]; li ĉiam vendas nigran lakon por fornoj [4]; la lako, la floroj en la fenestro kaj la folioj de la maljuna arbo estis en la trankvile gaja humoro [5]; la unua objekto, kiu altiris ŝian rigardon estis skatolo el Koromandela lako admirinde konservita [6]; Nissan eksperimentas pri simila tekniko por memriparo de skrapaĵoj en lako de aŭtomobiloj [7]. SUB:ŝelako, vernisoVD:emajlo1, farbo, glacea, glazuro1
angle:
lacquer
beloruse:
лак
bretone:
lakenn
ĉeĥe:
lak, lakové barvivo
ĉine:
[qī], 油漆 [yóuqī]
france:
laque, vernis
germane:
Lackfirnis Lack, Firnis, Lasur, Anstrich, Politur
greke:
λάκα
hispane:
laca
hungare:
lakk
japane:
ラッカー, 漆 [うるし]
katalune:
laca
nederlande:
lak
pole:
lakier
portugale:
verniz, (goma-)laca
ruse:
лак
slovake:
lak, šelak
ukraine:
лак

laki

(tr)
Ŝmiri per lako: belegan lakitan ŝelon de juglando ŝi ricevis kiel lulilon [8]; la tablo estas el ligno pentrita kaj lakita kvazaŭ jaspo [9]; lakitaj pantofloj Metrop ; dek du seĝoj gravuritaj kaj lakitaj [10]; da estingita kalko pulvorigita 100 gramojn, da ovoblanko bone batita 10 gramojn kaj da aluno pulvorigita 12 gramojn […], aldoninte al tiu ĉi miksaĵo pli da ovoblanko aŭ da gluo solvita en nafto, por ĝin pli maldensigi, oni povas ĝin uzi por laki vazojn [11].
angle:
lacquer
beloruse:
лакіраваць
bretone:
lakennañ
ĉeĥe:
lakovat, lakýrovat, natírat, natírat lakem
ĉine:
[xiū], 漆 [qī], 油漆 [yóuqī], 使上当 [shǐshàngdāng], 使上當 [shǐshàngdāng], 塗漆 [túqī], 涂漆 [túqī]
france:
laquer, vernir
germane:
lackieren
hispane:
lacar
hungare:
lakkoz
japane:
ラッカーを塗る [ラッカーをぬる], 漆を塗る [うるしをぬる]
katalune:
lacar
nederlande:
lakken
pole:
lakierować
portugale:
envernizar, laquear
ruse:
лакировать
slovake:
lakovať, prikrášľovať
ukraine:
лакувати

lakaĵo

BELA Artaĵo kovrita kaj beligita de lako: por riĉigi la kolorojn de lakaĵoj, la lakistoj aŭ inkrustis lakaĵojn per perlamoto, oro, arĝento kc., aŭ ĉizis strekojn sur la surfaco de lakaĵoj por doni kolorojn [12].
12. Qiao Shiguang: Lako kaj lakmetiarto, [El Popola Ĉinio, 1998?]
beloruse:
лакаваны выраб
ĉine:
漆器 [qīqì]
france:
laque (objet)
germane:
Lackkunst
japane:
漆器 [しっき]
ukraine:
лакований виріб

ungolako

Kosmetika lako per kiu oni kovras ungojn por ilin ornami aŭ protekti kontraŭ difektoj: tiom longe, kiom la ungolako ne sekiĝis, ino fakte estas sendefenda [13]; mi kisas ŝiajn sekajn vejnkovritajn manojn, ŝia ungolako jam parte defalis de la ungoj [14]. SIN:ungoverniso
angle:
nail varnish, nail polish
beloruse:
лак для пазногцяў
ĉeĥe:
lak na nehty
ĉine:
指甲油 [zhǐjiayóu], 蔻丹 [kòudān]
france:
vernis à ongles
germane:
Nagellack
hispane:
laca de uñas
hungare:
körömlakk
itale:
lacca per unghie
japane:
ネイル・ラッカー, マニキュア
katalune:
esmalt d'ungles
nederlande:
nagellak
pole:
lakier do paznokci
portugale:
esmalte (de unhas)
slovake:
lak na nechty
ukraine:
лак для нігтів

administraj notoj