*kvaranten/o

*kvaranteno

JURMED Deviga restado en izolita loko por personoj aŭ komercaĵoj venantaj el infektita lando: jam de 1999 la parazito en tuta Eŭropa Unio (EU) estas deklarita kiel damaĝulo metenda en kvarantenon [1].
VD:epidemio, kontaĝo.
1. Stefan Maul: Surprizo el ligna kesto, Monato, 2002:1, p. 21a
angle:
quarantine
beloruse:
карантын
bulgare:
карантина
ĉeĥe:
karanténa
ĉine:
检疫 [jiǎnyì], 檢疫 [jiǎnyì], 隔离 [gélí], 隔離 [gélí]
france:
confinement, quarantaine
germane:
Quarantäne, Absonderung, Isolierung
hungare:
vesztegzár, karantén
japane:
隔離 [かくり], 検疫期間 [けんえききかん]
nederlande:
quarantaine
pole:
kwarantanna
portugale:
quarentena
rumane:
carantină
ruse:
карантин
slovake:
karanténa
taje:
การกักตัว, การกักบริเวณ
ukraine:
карантин

kvaranteni

(ntr)
Resti enfermita, sen rektaj kontaktoj, pro kvaranteno: lernantoj kaj instruistoj devis kvaranteni hejme [2].
2. Zhao Wenqi: Esperanta kurso nedeviga de Jiangsu-a Teknologia Universitato..., El Popola Ĉinio, 2021-11-08
beloruse:
быць на карантыне
france:
être en quarantaine
japane:
隔離中である [かくりちゅうである]
ukraine:
проходити карантин

kvarantenulo

Tiu, kiu restas en izolo pro kvaranteno: la kronvirusa pandemio instigis diversajn esperantistajn organizaĵojn al kampanjoj por informi kvarantenulojn pri la situacio en aliaj landoj aŭ kuraĝigi ilin lerni Esperanton [3].
3. Redakcio: Kursoj kaj legaĵoj proponataj al kvarantenuloj, libera folio, 2020-03-20
beloruse:
чалавек на карантыне
france:
personne en quarantaine

administraj notoj

~i : Mankas dua fontindiko.
~ulo : Mankas dua fontindiko.