kriminologi/o, krimologi/o GDFE

kriminologio, krimologio

SCI
Krimoscienco: la organizo de Svisio en federacia sistemo permesas diferencigan aliron al la demando de alkoholismo kaj de kriminologio [1]; Josef Vávrovský […] studis kriminologion, precipe en Danujo, Pollando kaj Francujo [2]; studantoj de krimologio memoros pri la analogaj okazaĵoj en Grodno [3]; en la 19a jarcento kiam krimologio ankoraŭ estis juna, iuj sciencistoj proponis pseŭdosciencaĵojn kiel kraniografio[n] por rekonado de krimuloj [4]. VD:kriminologo, krimologo
1. Alkoholo kaj krimfarado
2. S. Kamarýt: Historio de Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 1983
3. A. Conan Doyle, trad. W. Auld: La Ĉashundo de la Baskerviloj, Sezonoj, 1998
4. Beĉjo: La mondo el mia vidpunkto, 2005-11-28
angle:
criminology
beloruse:
крыміналёгія
bulgare:
криминология
ĉine:
犯罪学 [fànzuìxué], 犯罪學 [fànzuìxué]
france:
criminologie
germane:
Kriminologie
katalune:
criminologia
nederlande:
criminologie
pole:
kryminologia

administraj notoj