Krakov/o PIV1

Krakovo

GEOG Urbo en la sudo de Pollando, ĉ. 250 km sudokcidente de Varsovio: la estraro de la gastama Krakovo […] donis al nia kongreso sian moralan kaj materialan subtenon [1]; vienaj infanoj gastis en Prago, Brno, Bratislavo kaj Krakovo, por prezenti al tieaj loĝantoj kristnaskajn kantojn [2]; por la ĉi-jara patronfesto estis dediĉita skulptaĵo de la Sankta Virgulino Maria muldita en la pola urbo Krakovo [3].
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
2. Evgeni Georgiev: Onto-ponto, Monato, 2000/05, p. 11
3. Monato, last: Dia Filo estu glorata dum jarcentoj, 2008
angle:
Kraków
beloruse:
Кракаў
ĉine:
克拉科夫 [Kèlākēfū], 克拉科伕 [kèlākēfū]
france:
Cracovie
germane:
Krakau
japane:
クラクフ
nederlande:
Krakau
pole:
Kraków
ukraine:
Краків

administraj notoj