korakl/o PIV1

koraklo

SHI Unupersona boato kun ŝelo farita el ligna framo surtegita per feloj aŭ gudrita teksaĵo: la tuta rivero ĝis Staine estas punktita de malgrandaj barkoj kaj boatoj kaj etaj korakloj – tiuj lastaj jam elmodiĝas kaj estas uzataj nur de malriĉuloj [1]; konstruado de koraklo [2]; en la fruaj jarcentoj de la kristana epoko, laŭ irlanda tradicio, la sanktulo Brendan navigis per koraklo al la ekstremaĵo de la oceano [3].

koraklo el Manordeifi, Kimrujo
PD  [4]
1. J. K. Jerome, trad. G. Badash: Tri viroj en boato, 1934
2. trad. R. Carrillo: La nova Tendaro de Jarcento..., EuroScout.Info, 2007-04
3. Garbhan MacAoidh: Frua irlanda migrado al Islando, Monato, 1998/07, p. 22
4. LinguisticDemographer: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:CECwrwglTeifiMaenordeifi.jpg
angle:
coracle
ĉeĥe:
rybářský člun
france:
coracle
germane:
Korakel, Coracle
nederlande:
coracle, mandboot
pole:
korakl
portugale:
coracle
rumane:
dubasă
slovake:
rybársky čln

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.