Kopenhag/o FK

Kopenhago  

GEOGPOL Havenurbo kaj ĉefurbo de Danujo: en la jaro 1811 la akademio de sciencoj en Kopenhago difinis premion por la plej bona prezento de facila kaj praktike efektivigebla pazigrafio FK ; la Orienta strato en Kopenhago, proksime de la Nova Reĝa Bazaro [1]; ĉiu Kopenhagano scias, kiel aspektas la enirejo de la Frederika hospitalo en Kopenhago [2]; ni mano en mano supreniris la rondan turon kaj superrigardis Kopenhagon kaj la maron [3]; li la unuan fojon eniris en Kopenhagon kaj prezentis sin al sia nova majstro [4]; la ĉefa linio de la Danaj fervojoj ligas Kopenhagon kun Korsor [5]; la potenca reĝurbo Kopenhago [6].
angle:
Copenhagen
ĉeĥe:
Kodaň
dane:
København
france:
Copenhague
germane:
Kopenhagen
nederlande:
Kopenhagen
norvege:
København
pole:
Kopenhaga
portugale:
Copenhague
rumane:
Copenhaga
slovake:
Kodaň

administraj notoj