kontamin/o [1]NeoGlo
kontamini
(tr)
- 1.
polui ion per substanco venena, iel danĝera por la sano: (post la katastrofo en la Fukuŝima atomcentralo) milionoj da personoj estos forportataj al malpli kontaminitaj zonoj MD11 .
- 2.
infekti1 la medion (akvon, grundon, legomojn, brutaron…): Konstruita laŭ la industria modelo, akvokulturo estas nenio alia ol bredado en kaĝaroj transmetita en maran medion, kun ĉiuj ĝiaj sekvaĵoj: koncentriĝo de stala sterko, … bakteria kontaminado de akvo, disvastiĝo de epidemioj … MD11 .
- angle:
- contaminate
- beloruse:
- заражаць, забруджваць
- france:
- contaminer
- germane:
- kontaminieren, verseuchen
- ruse:
- 1. заражать, загрязнять 2. заражать
kontamino, kontaminado
- 1.
La ago aŭ procezo kontamini; la stato de io kontaminita: ĝis nun ne estas klare kie troviĝas la fonto de la PCB-kontaminado Monato ;
- 2.
Ŝanĝiĝo de formo aŭ signifo de lingva elemento (vorto, esprimo) kaŭzita de influo de alia iel proksima elemento: Kronika kontamino inter „registaro“ kaj „estraro“ [2].
- angle:
- contamination
- beloruse:
- заражэньне, забруджваньне, кантамінацыя
- france:
- contamination
- ruse:
- 1. заражение, загрязнение 2. контаминация
1.
Erich Dieter Krause: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch, Art. „verseuchen“.