3konkurenc/o PV

konkurenco

EKON Komerca konkurado: formado de monopoloj […] eliminas konkurencon [1]; pro manko de konkurenco, la Ĉina Civila Aviado povas mem laŭdezire fiksi aŭ plialtigi la prezojn [2]; ke kompanioj estu konkurenckapablaj, pri tio eĉ la ŝtato atentas [3]; konkurencon inter gentoj ili tuj profitis, kaj akrigis la disputojn per agentoj specialaj [4]; la rezultoj de konkurencaj investaj ebloj estis bonegaj: […] la dolara regiono havis aparte bonajn rezultojn [5]. VD:konkureco
1. Gilbert Ledon: Milito kaj paco, Monato, 2000/03, p. 5
2. MU Binghua: Enlanda aviado multekostas, Monato, 2000/08, p. 10
3. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 31
4. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
5. Marc Vanden Bempt: Eŭro unujara, Monato, 2000/03, p. 14
angle:
commercial competition
beloruse:
канкурэнцыя
ĉine:
竞争 [jìngzhēng], 市场竞争 [shìchǎngjìngzhēng]
france:
concurrence
germane:
Konkurrenz, Wettbewerb (Kommerz)
hispane:
competencia
japane:
競争 [きょうそう], 競合 [きょうごう]
katalune:
competència (econ.)
nederlande:
concurrentie
pole:
konkurencja (ekonomia)
portugale:
concorrência
rumane:
concurență
ruse:
конкуренция

konkurenci

Ekonomie konkuri: komercistoj nur konkurencis [6]; estas tre malfacile konkurenci kun grandaj kompanioj [7]; (figure) en la liverpulaj marist-drinkejoj mi ne trovis tian obscenbuŝan velmajstron, kiu povus konkurenci kun la „pli ĉarma“ sekso de la hinoj [8].
6. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
7. Laimius Stražnickas: Fulma kolero, Monato, 2000/09, p. 14
8. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sepa Ĉapitro
beloruse:
канкураваць, спаборнічаць (эканамічна), ствараць канкурэнцыю
ĉine:
[biào], 竞争性 [jìngzhēngxìng], 竞争 [jìngzhēng]
germane:
konkurrieren, in Wettberwerb stehen
japane:
競争する [きょうそうする], 競合する [きょうごうする]

administraj notoj